Vehiklo (latine vehiculum) estas laŭ origina signifo veturilo, ĉaro.

Vehikloj apud stacidomo de Telavivo

Sed laŭ PIV ĝi estas uzata en Esperanto nur pri materialaj aŭ ne-materialaj perantoj.

Aliaj fakoj redakti

En farmacia kemio ĝi estas substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton. Ekz. vazelino estas vehiklo de ungventoj, alkoholo de tinkturoj k.s. Medikamentoj estas vehikloj de vitaminoj, kiujn ili disportas en la korpo de la paciento.

En biologio ĝi estas ĉiu objekto, ĉiu vivulo, mem sana aŭ ne, kiu portas patogenajn mikrobojn kaj povas ilin transdoni al alia vivulo, kiu infektiĝos kaj eventuale malsaniĝos. Ekz. puloj kaj ratoj estas vehikloj de multaj malsanoj.

En genetiko ĝi estas portanto de unu aŭ pluraj kaŝitaj heredaj dispozicioj, kiuj ne manifestiĝas ĉe la koncernulo, sed kiuj nur eventuale aperas ĉe posteuloj kiel percepteblaj kvalitoj. Ĉiu vivulo ricevas kvalitojn de ambaŭ siaj gepatroj, sed ekstere manifestiĝas nur la pli forta kvalito. Ekz. se vi heredis nigrajn kaj flavajn harojn, vi mem havas la nigrajn, sed al via infano vi povas transdoni la kaŝitajn flavajn. Se la infano heredis la flavajn ankaŭ de la alia el la gepatroj, tiam la infano havos flavajn harojn, kvankam la gepatroj eble ambaŭ estas nigraharaj.

En filozofio ĝi estas ĉia rimedo de intelekta transdonado aŭ transportado. Ekz. vortoj estas vehiklo de pensoj, lingvoj estas vehiklo de ideoj, romano estas vehiklo de politikaj opinioj ktp.

Granda Vehiklo estas sinonimo de mahajano kaj Malgranda Vehiklo estas sinonimo de hinajano, du skoloj kaj movadoj, klopodantaj disvastigi la budhismon.

Vehiklotipoj redakti