Vektora bildo (strekara bildo) estas bildo priskribita kiel aro de primitivoj. La primitivoj estadas strekoj, cirkloj, pluranguloj ktp.

Klarigoj pri la partoj de la dekstre videbla bildo
Primitivo Koordinatoj Diko Koloro
Cirklo (120, 120), radiuso=80 5 Flava (255, 255, 0)
Linio (80, 100), (160, 100) 3 Verda (0, 255, 0)
Linio (160, 100), (160, 130) 3 Verda (0, 255, 0)
Kvarangulo (80, 120), (120, 140) Ruĝa (255, 0, 0)
Linio (40, 40), (200, 200) 3 Blua (0, 0, 255)

Ĉar komputila ekrano estas rastruma bildo, vektora bildo devas esti rastrumigita antaŭ ol ĝi povas esti montrita en la ekrano.

Kvazaŭnorma daten-aranĝo por vektoraj bildoj estas SVG.

PostScript (PS) estas komputila lingvo por kreado de vektoraj bildoj.