La Velino estas rivero en centra Italio, alfluanto de la rivero Nera. Ĝi elfluas el la deklivoj de la Monto Pozzoni (1,903 m) ĉe Cittareale. Poste ĝi fluas tra mallarĝa valo ĉe la Monto Terminillo, konata kiel "Gole del Vento" ("venta ravinaro") kaj, ĉe Antrodoco, ricevas la rojon Peschiera, kiu elfluas ĉirkaŭ 60 m³/s (el kio iom estas sendata al Romo pere de akvedukto).

Velino
Velino en Rieti
rivero
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 90 km
Averaĝa trafluo 60 m³/s
Fluo
Fonto Cittareale (Latio (Italio))
Enfluejo ĉe Nera al Tibero
Geografio
Landoj  Italio
vdr

Poste ĝi ricevas akvon el la maldekstraj alfluantoj Salto kaj Turano, kaj poste eniras en ebenaĵo de Rieti, kie ĝi pliiĝas pro kontribuo de malgrandaj rojoj. Ĉe Papigno, ĝi falas en la Nera formante la famajn akvofalojn Cascate delle Marmore.

Koordinatoj: 42° 33′ N 12° 43′ O / 42.550 °N, 12.717 °O / 42.550; 12.717 (mapo)