Velké Bílovice

municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio

Velké Bílovice (germane Groß Billowitz) estas urbo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 10 km norde de Břeclav. Vivas ĉi tie 3 884 loĝantoj (2023).

Velké Bílovice
germane Groß Billowitz
urbo
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Velké Bílovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historia regiono Moravio
Situo Velké Bílovice
 - alteco 176 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 58″ N 16° 53′ 32″ O / 48.84944 °N, 16.89222 °O / 48.84944; 16.89222 (mapo)
Katastro 25,73 km² (2 573 ha) Velké Bílovice
Loĝantaro 3 884 (2023)
Denseco 150,95 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1306
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584983
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velké Bílovice
Retpaĝo: www.velkebilovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1306.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Precipe norde kaj oriente de la urbo etendiĝas granda kvanto de vitejoj kaj ĉirkaŭ 650 vinkeloj.

Memorindaĵoj redakti

  • Habanaj keloj – la plej granda el ili, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1614 fare de habanoj, ni trovos direkte al Čejkovice
  • Burgejo – Unuafoje ĝi estas menciata nur en la jaro 1417, sed kiel jam de militoj damaĝigita. Pli poste ĝi estis renovigita kaj en duono de la 16-a jarcento renesance reguligita fare de Zierotinoj. En la 18-a jarcento la burgejo estis reguligita por mastrumaj celoj. Nuntempe ĝi estas al la publiko ne alirebla.[1][2]
  • Preĝejo de Virgulino Maria – konstruita en la jaroj 1764–1765
  • Urba muzeo

Velké Bílovice en filmo redakti

Velké Bílovice estas jam longe ŝatata loko de filmistoj por filmi filmojn kun temo vino. Oni filmis ĉi tie granda parto de trilogio "Vino": Bouřlivé víno (1976),[3] Zralé víno (1981)[4] kaj Mladé víno (1986).[5] Oni filmis ĉi tie ankaŭ multe da scenoj de filmo Bobule (2008).[6]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti