Velkado

perdo de rigideco de ne-lignecaj partoj de plantoj

Velkado plusendas al la perdo de rigideco de ne-lignecaj partoj de plantoj. Tiu okazas kiam la turgecopremo en ne-lignigitaj plantĉeloj falas direkte al nulo, kiel rezulto de malpliigita akvo en la ĉeloj. La procezo de velkado modifas la folian angulodistribuadon de la planto (aŭ de la kanopeo) direkte al pli da erektofilaj ( emo al vertikala pozicio de la folioj ) kondiĉoj.

Velkigitaj maizaj spadikoj.
Velkigitaj folioj.

La malplialta akvohavebleco povas rezulti el :

  • trosekecaj cirkonstancoj, kie la grundohumideco falas sub la kondiĉoj plej favoraj por la funkciado de la plantoj;
  • la temperaturo falas al la punkton kie la vaskula sistemo de la planto ne povas funkcii;
  • alta saleco, kiu kaŭzas difuzadon de la akvo el la plantĉeloj kaj ŝrumpadon;
  • saturita grundo, kie la radikoj ne kapablas akiri sufiĉan oksigenon por ĉela spirado, kaj tiel ne povas transporti akvon en la planto; aŭ
  • bakteriojfungoj kiuj ŝtopas la vaskula sistemo.

Velkado malpliigas la plantan povon de spiri kaj kreski. Permanenta velkado kondukas al planta morto. Simptomoj de velkado kaj melduo similas.

Ĉe lignecaj plantoj, reduktita akvohavebleco kondukas al kavitacio de la ksilemo.

La vorto estas ankaŭ ofte uzata metafore.

Rilataj temoj redakti