La vendaoj estas afrika etno, kies lingvo apartenas al la bantua lingvofamilio. Ili nombras proksimume 700.000 homojn. Ili ekestis per apartiĝo de la ŝonoj, kun kiuj ili estas lingve kaj kulture parencaj. Ekzistas ankaŭ ligoj al la rozevioj.

Vendaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Venda

La vendaoj vivas en la suda Afriko en la sudafrika provinco Limpopo (antaŭe parto de Transvalo) kaj en la suda Zimbabvo. Ili fariĝis konataj precipe per la forta uzo de tertrezoroj kiel kupro kaj fero. Krome ili faris al si renomon kiel korboplektistoj, kaj lignoskulptistoj.

Viziti la lagon Funduzio en la "Sankta Arbaro" oni rajtas nur kun permeso de la turistoficejo en Thohoyandou. La vendaoj kredas, ke la animoj de iliaj mortaj ŝamanoj ankoraŭ nun vivas en la montarregiono kaj ke en la lago loĝas la dio de la fekundeco.

Vendo, VendaoVenda estis Bantustano en norda Sudafriko, kiu estis fondita kiel hejmlando fare de la sudafrika registaro por la Vendaoj.