Vendo de Alasko estis procezo de aĉeto de Alasko fare de Usono de la Rusia Imperio en la jaro 1867.

Bankaj ĉekoj, kiujn oni uzis por pripagi aĉeton de Alasko

Bazo redakti

Alasko estis unusola transoceana kolonio de Rusio, sed ĝi ne estis profitdona, nek facile kontrolebla. La vojo tien el Sankt-Peterburgo okupadis duonjaron. La totalo de la tereno estis ĉ. 1 600 000 km², plejparto de kiu estis neloĝata. Komence de la 19-a jarcento profiton en Alasko ricevadis Rus-amerika kompanio, komercanta pri feloj; sed ĉe la mezo de la jarcento iĝis klare, ke defendo de la kolonia teritorio kostos pli ol la enspezo, kiun ĝi donis.

Tuj orienten de Alasko estis kanadaj terenoj de la Brita Imperio, kun kiu Rusio havis malfacilajn rilatojn (kaj foje nekaŝitan malamikecon)[1].

Traktado redakti

Por plenigi la ŝtatan havaĵon post la malgajnita Krimea milito la imperiestro Aleksandro la 3-a konsentis kun la kontrakto, kiun subskribis lia ambasadoro en Vaŝingtono la 30-an de marto 1867. La vendoprezo estis 7,2 milionoj da dolaroj.

La vendo, en kiu unu kvadrata metro kostis 0,0004 cendoj, restas la plej malmultekosta vendo de terpeco en la tuta historio. Tamen en Usono estis politikistoj, kiuj dubis pri la tiom malfaciliga aĉeto, aparte en la situacio, kiam ĵus finiĝis la enlanda milito. En la parlamento nur unu voĉo esti decida por fari la aĉeton.

La oficiala transdono de Alasko okazis la 18-an de oktobro 1867. La utilo de tiu aĉeto iĝis memevidenta 30 jarojn poste, kiam en Alasko estis trovita oro.

Folkloro redakti

Kvankam historio pri vendo de Alasko estas tute klara, en Rusio popularas folklora kredo, ke Alasko estis luigita al Usono fare de la reĝino Katerino la Granda. „Katerino, vi estis malprava“, — tekstas pop-kanto el 1990-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Oliver, James. The Bering Strait Crossing. ISBN 0-9546995-6-4. Pages 91-95.

Ligiloj redakti