Venezuel-hispana lingvo

La Venezuel-hispana Lingvo estas dialekto de la Hispana lingvo parolata en Venezuelo.

La Hispanan enportis en Venezuelon la konkistadoroj, kiuj plejparte estis de Andaluzio, Galegio, Eŭskio kaj de la Kanarioj. Eble tiuj lastaj havis la plej gravan influon sur la moderna Venezuel-hispana lingvo, ĝis tio, ke la Kanaria kaj la Venezuela akĉentoj povas soni nediferencigeblaj al aliaj parolantoj de la Hispana.

La italaj kaj la portugalaj enmigrintoj venis poste en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj; iliaj lingvaj kontribuoj, plejparte la italaj, difinis ĉi tiu dialekton. La hispanoj aldone alportis afrikanajn sklavojn. Ĉi tio estas la fonto de esprimoj kia chévere ("bonega"), kiu venis de la Joruba ché egberi. Aliaj ne-latinidaj vortoj venis de indiĝenaj lingvoj, ekz. guayoyo (speco de kafo) kaj caraota (komuna fabo).

Dialektaj esprimoj redakti

  • La Venezuel-hispana lingvo ofte mallongigas vortojn, ekzemple, ŝanĝanta para "por" al pa. Aldone, /d/ inter vokaloj estas ofte (eliziata), kiel okazas en la Andaluzi-hispana lingvo: helado "glaciaĵo" iĝas /eˈlao/.
  • Kiel en la plejo da amerikaj dialektoj, aldone, la Venezuel-hispana lingvo havas yeísmo-n (unuiĝon de IFA /ʎ/ kaj /ʝ/), kaj seseo-n (tradicia /θ/ kunfandas kun /s/). Tio estas, calló "li iĝis silenta" kaj cayó "li falis" estas homofonaj (same prononcataj), kaj casa "domo" estas homofona kun caza "ĉasi".
  • Trajto komuna al la Venezuela, la Kuba, la kostarika kaj la kolombiaj dialektoj (ankaŭ trovita en la Aragon-hispana lingvo) estas la uzo de la diminutivo -ico kaj -ica anstataŭ la normaj -ito kaj -ita. Sed ĉi tiu uzo estas limigita al vortoj kun -t en la lasta silabo; ekzemple, rata "rato" iĝas ratica "malgranda rato".
  • La dua-persona singulara neformala pronomo estas kutime , kiel en la plejparto de Latin-Ameriko kaj ankaŭ en Hispanio. Ĉi tiu praktiko nomiĝas tuteo. Tamen, en la nordokcidentaj ŝtatoj, kiaj Falcón, Zulia kaj iuj partoj de Trujillo, estas ordinare trovi voseo-n, tio estas, la uzon de vos anstataŭ . Ĉi tiu fenomeno troviĝas en multaj aliaj latin-amerikaj dialektoj (notinde en la Rioplatena), sed la Zulia voseo montras diftongadon, tio estas, la konjugacio konservas diftongojn de la historia vos-a konjugo, kiu estas monoftongigita (unuvokaligita) en la Rioplatena (kio signifas, ke la Zuliaj formoj estas la samaj kiel tiuj uzataj en la Kastilia lingvo por la dua-persona pluralo vosotros): anstataŭ tú eres, tú estás, la Zulia diras vos sois, vos estáis (komparu kun la Kastili-lingvaj pluralaj formoj vosotros soita, vosotros estáita; kaj kun la Rioplatensaj formoj vos sos, vos estás). Alia escepto al la tuteo de la Venezuel-hispana lingvo estas la uzo de la dua-persona singulara formala pronomo usted interŝanĝeble kun , praktiko kiu estas unika al la ŝtatoj Mérida kaj Táchira. [1]
  • La vorto vaina estas uzata kun diversaj signifoj (kiaj "fi, kompato, domaĝo" kaj multaj aliaj (???)) kaj ofte kiel interjekcio aŭ sensenca ŝtopaĵo.

Regionaj variaĵoj redakti

Estas kelkaj sub-dialektoj en la Venezuel-hispana lingvo.

  • La Karakasa dialekto, parolata en la ĉefurbo.
  • La Zulia dialekto en la nordokcidento de la lando, ankaŭ nomita maracuchomarabino, kiu uzas voseo-n simile al en parto de la areo Lara.
  • La Lara dialekto, ankaŭ kie voseo estas uzata, sed kie la verba konjugacio de Malnova Hispana estas konservata (vos coméis).
  • La dialekto de la Andoj, aparte en la ŝtato Táchira proksima al la landlimo kun Kolombio. Ĝi estas karakterizita per ne-aspiracia prononco de s kaj uzo de Usted anstataŭ , eĉ en neformalaj ĉirkaŭtekstoj. Alia varianto, en la ŝtatoj Mérida kaj Trujillo, ankoraŭ uzas Usted anstataŭ tu, sed malhavas la ne-aspiracian prononcon de os kaj s.
  • La dialekto Margarita, parolata en la (insulo) Isla Margarita kaj en la nordoriento de kontinenta Venezuelo. La Margarita dialekto aŭdigas iam-iam interdentalon kiam oni elparolas antaŭ-vokalon 's', kaj uzon de forta 'r' anstataŭ 'l' en la plejo de la vortoj.

Iuj ekzemploj de aŭtoĥtonaj venezuelismoj (slango) redakti

  • Achanta'o/Achantá = Persono malrapid-pensa aŭ malrapid-rezonanta. Iu pasiva, aŭ malhavanta lertojn delogi.
  • Amapuche = Pasia manifestacio de afekcio. Varma brakumo.
  • Agarrado(a) = Vidu pichirre. Egoisma.
  • Alborotao = Esti ekscitita aŭ naŭzita.
  • Arrapao = Ekscitita (maldeca).
  • Arrecharse Ekkoleri. Kutime maldece inter Venezuelaj.
  • Arrecho = Superlativo por indiki, ke objekto aŭ situacio estas konsiderata kiel tre bona (maldeca); tre koleri
  • Arrecochinar = Kolekti popolon malorde en malgranda spaco.
  • Arrocear = Alveni feston neinvitite. Arrocero: Festoentrudulo.
  • Bachaco = Folitranĉa formiko. (Alt.) Mulato kun ruĝa hararo.
  • Bajarse de la mula = Pagi por io. Esti postulita por mono. Esti rabita (Laŭvorte: "sin demeti de la mulo").
  • Bala fría = Ruba manĝo. Rapida lunĉo (Laŭvorte: "malvarma kuglo").
  • Balurdo = Malgracia aŭ ridinda persono. Vidu ankaŭ Chimbo
  • Bochinche = Kunveno aŭ brua reuniĝo.
  • Bolo(s) = Unusola unuo de Venezuela valuto, bolívar. Ĉar solaj unuoj estas jam ne uzataj, ĉi tiu termino estas plejparte uzata en la pluralo.; testikoj
  • Bucear = nud-plonĝi. (Alt.) Okulumi diskrete.
  • Bululú = Penigaĵoj. Vidi bochinche
  • Burda = Superlativo. Treege.
  • Cambur = Banano. (Alt. Bone pagita publika posteno).
  • Cachapa = Sukermaiza patkuko, krespo.
  • Cachapera = Lesbanino (pejorative).
  • Cacharro = Malnova, kaduka veturilo. Peco de rubo.
  • Caerse a palos = Drinkegadi. Ebriiĝi.
  • Calarse = Digesti (aŭ suferi) ion malbonan.
  • Carajo(a) = Sputo, kraĉo(?). Dando (profana).
  • Caraotas = Nigraj faboj.
  • Catire(a) = Blonda. (Alt. Biero). Alnomo aŭ kromnomo por la suno.
  • Chamo(a) = Knabo/knabino. Kun sufikso -ito : kaprido(?) ankaŭ signifas filo aŭ filino. Venezuelanoj estas fame konataj inter Hispan-parolantoj pro siaj amo kaj konstanta uzo de ĉi tiu vorto, kiu estas uzata ofte en la sama maniero kiel la usona slangaĵo dude dando.
  • Chevere = Tutplaĉa.
  • Chimbo(a) = De malalta kvalito. Faraĵaĉo.(?)
  • Chivo = Laŭvorte kapro. (Alt. Iu je alta pozicio en organizo).
  • Choro = Ŝtelisto (pejorative).
  • Compinche = Kunulo en krimo.
  • Corotos/Macundales = Aĵaro, apartenaĵoj. Rubo.
  • Criollo = Lokulo, aŭtoĥtono de Venezuelo.
  • Epa/Épale = "Hi" aŭ Hola (neformala saluto); "Kio okazas?").
  • Filo = (Lit. Rando) Malsato.
  • Franela = T-ĉemizo.
  • Gafo = Muta aŭ stulta, venas de la itala vorto "cafone" aŭ "gavone" kiu signifas muta kamparano.
  • Guáramo = Fera volo. Kuraĝo.
  • Guasa = Moki ion aŭ iun.
  • Guayabo = Esti romantike senrevigita. Esti melonkolia.
  • Guayoyo = Nigra kafo preparita en tia maniero kia estas ne tre forta. Ĝi estas kutime servata post manĝoj.
  • Guevón = Stulta. (profana)
  • Jalar Bola = (verbo) Fiuzi flatadon. Dolĉa parolo, kun intenco preni profiton de iu kun egoisma celo.
  • Jamón = (Laŭvorte: Ŝinko) Simpatia knabino. Franca kiso.
  • Malandro = Ŝtelisto, rompŝtelisto, rabisto.
  • Mamar = (Laŭvorte: Mamsuĉi) preni kiel eble plej multan profiton de la scipovoj, lertoj, aŭ scio de iu homo en ia ĉirkaŭteksto. Estar Mamando: esti sengroŝa.
  • Matar un tigre = Labori ĉe dua posteno. (Laŭvorte: "mortigi tigron").
  • Musiú = Alilandano. Blankula aŭtoĥtono de ne-hispana lando (kredita koruptaĵo de la franca vorto Monsieur).
  • Negrear = trakti iun malbone, (aludo al kiam nigruloj estis viktimoj de rasismo. "Mi negrearon" = ili traktis mi malbone.
  • Nota = (Laŭvorte: Noto) Io plaĉa, agrabla. Droga ekskurso, esti drogebria. Verba formo: ennotar(se)
  • Pajúo = Simila al Balurdo, sed konotas (aludas) signifon pli proksiman al Pendejo (pejorative).
  • Paisano = de la Itala "paesano", signifanta venezuelano aŭ italo (aŭ suda eŭropano). Mallongigita kiel Paisa kutime signifas kolombiano.
  • Palo = (Laŭvorte: Bastono) Alkoholaĵo. Ekzemplo: "¡Tómate un palito, pues!" ( "havu iom da trinkaĵo do!" ).
  • Palo de agua = (Laŭvorte: Bastono akva) Torenta pluvego.
  • Rumba de Palos = Pistiĝi. En sportaj ĉirkaŭteksto, kiam ajn teamo venkas alian kun grandaj poentoj.
  • Papear = Manĝi.
  • Parcha= samseksema viro.
  • Pasapalos = Lunĉoj. Hors d'oeuvres.
  • Peaje = Vojimposto. Vidu bajarse de la mula.
  • Perico = Parakeet.(papagajeto) Venezuel-stila ovaĵo. Kokaino.
  • Peroles = Vidu corotos.
  • Pichirre = Avara, malspezema, maldonema.
  • Pipi Frio = (Laŭvorte: "Malvarma Peniso") Iu, kiu jam estas delonge sola. Iu malhavanta sociajn lertojn aŭ iu neinteresa.
  • Pollo/Polla = Koko (Alt.) Infana, naiva aŭ nematura persono.
  • Queso = Fromaĝo (Alt.) Seksa peliĝo, Pasio. Plejparte aplikata al viroj.
  • Quesúo = Esti korneca, seksavida.
  • Ratón = Muso. Postebrio Tengo ratón.: "Mi suferas de postebrio"
  • Rico(a) = Riĉa. Alloga persono (Vidu bueno(a)). Bongusta, plezuriga.
  • Rumba = Festi.
  • Santamaría = Volvebla metala skermo kiu kovras la antaŭan parton de butiko kiam ĝi estas fermita.
  • Sifrino = (Substantivo) Yuppie. Riĉa altklasema persono. (Adjektivo) Fajna, aplikata al homoj kaj aĵoj, kiaj akĉento aŭ vesto.
  • Tequeño = Profunde-fritita faruna bulko plenigita per fromaĝo. Tre populara hors d'oeuvres. Aŭtoĥtono de Los Teques
  • Tigre = Dua laboro aŭ nokta laboro. Vidu matar tigre
  • Verga! = Vira seksa organo. Eksklamo por aludi senton de ŝoko, abomeno aŭ viglo. En la Okcidenta parto de la lando, aparte en la ŝtato Zulia, ĝi estas sensignifa ŝtopilo kiel alternativo por vaina.
  • Yesquero = Fajrilo.
  • Zanahoria = Karoto (Alt.) Iu kiu fervore zorgas sian propran sanon. Vegetarano.
  • Zancudo = Moskito. Laŭvorte: "Tiu, kiu marŝas sur stilzoj" kiel metaforo por longaj kruroj de la insekto.
  • Zumba'o = Freneza, frenezeta, malzorga persono.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Alexandra Alvarez & Ximena Barros, Sistemas en conflicto: las formas de tratamiento en la ciudad de Mérida, Venezuelo, Lengua y Habla (2000), Mérida, Universidad de Los Andoj.

Referencoj redakti

hispane

Eksteraj ligiloj redakti