La Venostaj Alpoj (germane Ötztaler Alpen, itale Alpi Venoste, situantaj grandparte en Germanlingvio, sed por esperantigo pli facilas baziĝi je la itallingva, devene latina nomo) estas parto de la Centraj Orientaj Alpoj. Temas pri iuj el la plej grandaj montaj masivoj en la Alpoj. Granda parto de la regiono situas en la federacia lando Tirolo de Aŭstrio, malpli granda en la precipe germanlingva regiono Sudtirolo de Italio. La plej granda montopinto de la Venostaj Alpoj estas la monto Wildspitze (prononco [VILTŝpice])]], kiu altas 3 768 metrojn super la nivelo de la Adriatika Maro.

Venostaj Alpoj
Montaro
montara sistemo [+]

LandojAŭstrio, Italio

Supermara alteco3 774 m ü. A. [+]
Koordinatoj46° 54′ N, 10° 53′ O (mapo)46.896910.8753Koordinatoj: 46° 54′ N, 10° 53′ O (mapo)
Plej alta punktoWildspitze [+]


Venostaj Alpoj (Tero)
Venostaj Alpoj (Tero)

Venostaj Alpoj (Alpoj)
Venostaj Alpoj (Alpoj)
DEC
Venostaj Alpoj
Venostaj Alpoj

Map
Venostaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Ötztal Alps [+]
vdr
monto Wildspitze (prononco [VILTŝpice])

La Venostaj Alpoj estas la plej granda "masa altaĵo" de la Centraj Orientaj Alpoj: kvankam en la montogrupo Bernina, Ortler kaj Glockner - ĉirkaŭ la monto Großglockner - estas iom pli altaj montoj, sed neniu el tiuj grupoj havas kompareble grandan areon super la nivelo de 3000 metroj. La Venostaj Alpoj ampleksas diversajn klimatajn zonojn kaj tre varian topografion. Estas iuj subregionoj plene adaptitaj al turismo, ekzemple la ĉirkaŭaĵoj de la loĝlokoj SöldenMeran en la regiono Burgraviato, sed ankaŭ aliaj teritorioj apenaŭ trafike ligitaj kaj malfacile atingeblaj por turistoj, ekzemple ĉe iuj nordaj kaj sudokcdientaj deklivoj.

Najbaraj regionoj de la Alpoj redakti

La Venostaj Alpoj limas al la sekvaj najbaraj regionoj de la Alpoj, jen nomataj per la lokaj germanlingvaj terminoj:

  • Lechtaler Alpen (en la nordo de Aŭstrio)
  • Mieminger Kette (en la nordokcidento)
  • Stubaier Alpen (en la oriento)
  • Sarntaler Alpen (en la sudoriento)
  • Ortler-Alpen (en la sudo)
  • Sesvennagruppe (en la okcidento)
  • Samnaungruppe (en la nordokcidento)

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti