Venta Icenorum estis romia urbo en provinco Britanio. Ĝi estis ĉefloko de la Civitas de la kelta tribo de Icenoj. La arĥeologia loko estis malkovrita en 1928 per aviadila fotado kaj tiu foto aperis samjare sur titolpaĝo de The Times.

Venta Icenorum
Roman city [+]
Koordinatoj52° 35′ 1″ N, 1° 17′ 27″ O (mapo)52.58351.2909Koordinatoj: 52° 35′ 1″ N, 1° 17′ 27″ O (mapo)

Venta Icenorum (Britio)
Venta Icenorum (Britio)
DEC
Venta Icenorum
Venta Icenorum

Map
Venta Icenorum
Vikimedia Komunejo:  Venta Icenorum [+]
vdr

Venta Icenorum (konata ankaŭ Caistor-by-Norwich) estis konstruita grandaree, sed la areo estis malgrandigita post ribelo de Boudicca.

La urbo havis orte kruciĝintajn stratojn, en la centro forumejon. Oni identigis ankaŭ banejon, amfiteatron, templon, urbomurojn, kanalsistemon. Interese estas, ke mankas mozaikoj kaj oni apenaŭ trovis enskribaĵojn sur ŝtono.

La loko iĝis grandparte senhoma en la 5-a jarcento, sed oni trovis spurojn pri restado ĝis la 9-a jarcento, ĝis la normana konkero.

Literaturo redakti

  • John Wacher: The Towns of Roman Britain, Routledge, London/New York 1997, S. 243-255 ISBN 0-415-17041-9

Eksteraj ligiloj redakti