Ventmaŝino (muzikinstrumento)

Ventmaŝino estas efektinstrumento apartenanta al la grupo de la idiofonoj uzata en muziko kaj en teatro por imitado de ventaj kaj ventegaj bruoj. Ventmaŝino konsistas plej ofte el horizonte rotacia cilindro okupita per brosoj, kiun oni aktivigas per kranko kaj kiu eksvingigas fiksan rimenon streĉitan ĉirkaŭ la cilindron el tafto aŭ similaj materialoj. Laŭtecon samkiel limigitakvante la tonalton oni povas influi per la rotacia rapido de la cilindro. En orkestro ventmaŝino apartenas al la frapilaro, estas do manipulata de frapinstrumentistoj.

Ventmaŝino (proksimume 1900) en Koncertdomo Ravensburg

Fama ekzemplo por uzo de ventmaŝino en simfonia orkestro estas la simfonia poemo Don Quixote de Richard Strauss, kie tiu ĉi muzike transigas en la 7-a variacio la aerrajdon de Don Quixote. Aliaj uzekzemploj: Don Quixotte de Georg Philipp Telemann Les Boréades de Jean-Philippe Rameau, Eine Alpensinfonie, Die Frau ohne Schatten (Richard Strauss), Sinfonia Antartica (Vaughan Williams), Daphnis und Chloé (Ravel).