Venuso de Willendorf

prahistoria statueto malkovrita en Aŭstrio

Venuso de Willendorf (germane: Venus von Willendorf) estas skupltaĵeto, granda 11,1 cm kaj figurigante virinon. Ĝin trovis en 1908 la arkeologo Josef Szombathy en la ŝtonepoka troviĝejo de Willendorf (Distrikto Krems-Land) en Aŭstrio. Ĝi estis skulptita el grajna kalkŝtono (de materialo ne estas karakteriza tiuloke) kaj oni farbis ĝin per ruĝa okero.

Venuso el Willendorf.

Oni re-traesploris la troviĝejon en 1990 kaj post tavola analizo oni kalkulas aĝon de la skulptaĵeto je ĉ. 22 000-24 000 jaroj.

La skulptinto celis ne realan figurigon, sed iun idealan virinan formon. La vulvaj lipoj, la mamoj kaj la ronda ventro estas specife akcenta, tiuj referencas al forta rilato al la fekundiĝemo. La figuro kunplektas la etajn krurojn super la mamoj, ĝi ne havas difinitajn vangomienojn, la kapon kovras hararplektaĵoj aŭ ia kapokovraĵo.

La elformigo de la skulptaĵa piedo ne ebligas ties starigon, pro tio oni pensas, ke la prahomoj tenis ĝin en mano.

Laŭ diversaj arkeologoj, la skulptaĵeto simbolas

  • patrinon-diinon kiel simbolon de la fekundiĝemo
  • tero-diinon,
  • gvidanton en la la ĉasa-kolekta komunumo
  • kabalon

La Vilendorfa Venuso nuntempe estas ekspoziciita en la Viena Naturhistoria Muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti