Vera (Almerio)

(Alidirektita el Vera (Almería))

Vera [BEra]] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio en la komarko Levante Almeriense.

Vera
Preĝejo en Vera (Almería, Andaluzio)
Preĝejo en Vera (Almería, Andaluzio)
Preĝejo en Vera (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Vera
Poŝtkodo 04620
Retpaĝaro Vera.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Vera
Demografio
Loĝantaro 12 256 [1]
Loĝdenso 215,0 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°15′N 1°52′U  /  37.25°N, 1.867°U / 37.25; -1.867 (Vera (Almerio)) (mapo) Koordinatoj: 37°15′N 1°52′U  /  37.25°N, 1.867°U / 37.25; -1.867 (Vera (Almerio)) (mapo)
Alto 95 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 57 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Vera (Andaluzio)
Vera (Andaluzio)
DMS
Vera
Vera
Vera
Vera sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vera [+]
vdr
Situo de Vera.

La areo de la municipo estas 57 km2 kie loĝas 12256 geloĝantoj, do loĝdenso estas 215.0 loĝ./km2. Vera situas je 92 km de la provinca ĉefurbo Almerio je altitudo de 97 metroj super marnivelo.

Grava altiraĵo de la municipo estas belaj kaj etendaj strandoj.

Situo redakti

Nordokcidente: Cuevas del Almanzora Norde: Cuevas del Almanzora Nordoriente: Cuevas del Almanzora
Okcidente: Antas   Oriente: Mediteranea Maro
Sudokcidente: Los Gallardos Sude: Turre kaj Mojácar Sudoriente: Garrucha

Historio redakti

 
Preĝej-fortikaĵo de Vera.

En 1518 Vera suferis teruran tertremon, kiu okazigis 150 mortintojn kaj detruis totale la lokon, pro kio oni translokiĝis al la aktuala loko. La nova urbo estis konstruita en 1520 fermita per muregoj kun ok krenelaj turoj. Krome oni konstruis la preĝej-fortikaĵon, senornama ekstere kaj gotika-mudeĥara interne.

Meze de la 20a jarcento estis malpli ol 5000 loĝantojn, sed poste oni plialtiĝis ĝis la nunaj pli ol 15 000. Tio estas, oni triobligis la loĝantaron.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 12256 geloĝantoj de la municipo Vera estas 5940 inoj kaj 6316 viroj. En la 57-kvadratkilometra teritorio estas 5 setlejoj, kie loĝas 11199 geloĝantoj, kaj aliaj 1057 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 200, 105 inoj kaj 95 viroj, kaj mortis 75, 32 inoj kaj 43 viroj. Tiel la natura kresko estis 125 (1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 3579 homoj (29.2%).

Vilaĝoj kaj komunumoj redakti

Vera, 8511 loĝantoj.
La Parrilla, 433 loĝ.
Las Marinas, 1081 loĝ.
Puerto Rey, 501 loĝ.
Vera-Playa, 673 loĝ.
 
Strando El Playazo, Vera Playa.

La tri lastaj loĝlokoj situas marborde kaj nomiĝas Vera-Costa. Ĉe Vera estas kelkaj multe vizitataj strandoj, el kiuj almenaŭ unu estas uzata por nudismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Vera - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007