Komunumaro Bad Bergzabern

La komunumaro Bad Bergzabern - germane Verbandsgemeinde Bad Bergzabern - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße ("suda vina vojo") de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, ĉirkaŭ la distrikta ĉefurbo Bad Bergzabern. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 24 934 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro en la historia kastelo Bergzabern (bildo sube) centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Bad Bergzabern
Blazono
Komunumaro Bad Bergzabern (Germanio)
Komunumaro Bad Bergzabern (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Südliche Weinstraße
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 073375002
Subdivido 21 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Herrmann Bohrer
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Königstraße 61
76887 Bad Bergzabern
Demografio
Loĝantaro 24934 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 6′ N, 8° 0′ O (mapo)49.10317.99889Koordinatoj: 49° 6′ N, 8° 0′ O (mapo)
Areo 164,162 km²
vdr

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. Bad Bergzabern
  2. Barbelroth
  3. Birkenhördt
  4. Böllenborn
  5. Dierbach
  6. Dörrenbach
  7. Gleiszellen-Gleishorbach
  8. Hergersweiler
  9. Kapellen-Drusweiler
  10. Kapsweyer
  11. Klingenmünster
  12. Niederhorbach
  13. Niederotterbach
  14. Oberhausen
  15. Oberotterbach
  16. Oberschlettenbach
  17. Pleisweiler-Oberhofen
  18. Schweigen-Rechtenbach
  19. Schweighofen
  20. Steinfeld
  21. Vorderweidenthal
la kastelo Bergzabern

La blazono de la komunumaro havas kvar partojn, el kiu la ora ŝlosilo supre dekstre simboligas la monaĥejojn Klingenmünster kaj Weißenburg, kiuj antaŭe estis teritoriaj regintoj, la arĝenta kastelo supre maldekstre la burgon Guttenberg kaj la ora leono sube dekstre la regnon Palatinato, kiuj same estis historiaj regintoj. La simbolo sube maldekstre (vinfolio kaj vita falĉileto) aludas al la vinkultivado, kiu de multaj jarcentoj estas la gvida fonto de prospero en la komunumaro.

Eksteraj ligiloj redakti