Verda Ĉaro de Julio Baghy

La Verda Ĉaro de Julio Baghy estas artisma kolektivo fondita en 1954 de Antonín Seemann kaj Eva Seemannová ĉe Praga Esperanto-klubo subtenataj de Julio Baghy, kies nomon ĝi transprenis.

La 16-an de decembro 1954 okazis en la teatro Malá scéna (Malgranda Scenejo) la unua teatra prezento de "VERDA ĈARO DE JULIO BAGHY“, artisma kolektivo de la Esperantista Klubo en Praha. Ĝi estis malgranda trupo de aktoroj, kiu intencis prezenti esperantlingvajn teatraĵojn en grandaj urboj de la tuta mondo tuj, kiam la internacia situacio ebligos tion. Ĝis tiam ĝi deziris ludi enlande por prepari sin. La fondintoj estis la profesia aktorino Eva Suchardová kaj Antonín Seemann, aktoro, reĝisoro kaj teatra verkisto. Ili kolektis grupon de taŭgaj amatoroj, kiujn ili instruis, studis kun ili la rolojn, gvidis ilin kaj laboris sur scenejoj.

En la unua publika vespero estis prezentitaj komedio "Korespondu“ kaj sceno el la Zamenhof-vivo "Mi esperas“, verkitaj de A. Seemann, kaj poemoj de Eli Urbanová kaj Eva Suchardová, ĉiuj premiitaj ĉe la internacia belarta konkurso kadre de la Universala Kongreso en Haarlem:

Ĝuste la sukceso en Haarlem stimulis fondi la Verdan Ĉaron. Estu menciite, ke en "Mi esperas“ estis unuafoje en la historio, prezentata sur scenejo la figuro de L. L. Zamenho, laŭ interpreto de d-ro Jaroslav Sucharda, Klara Zamenhof (E. Seemannová), la bopatro Silbernik (A. Slanina) kaj A. Grabowski (A. Seemann). (La unuan voĉan prezenton de L. L. Zamenhof en drameto efektivigis en 1948-05-06 Radio Tokio II.)

Per la fondo de V.Ĉ.J.B. realiĝis la revo de J. Baghy pri migranta aktorgrupo samnoma.22) Baghy donis sian "patran benon“ al la Ĉaro kaj verkis por siaj teatristoj du teatraĵojn: "Granda ludo“ kaj "Dum tondras kanonoj“. El tiuj la lasta, en kiu dum milito internacia esperantista amikeco havas ŝlosilan pozicion, fascine impresis surprizitan publikon: ja dum la unua parto estas aŭdataj nur naciaj lingvoj (la ĉeĥa kaj iu tute fremda), subite aŭdiĝas Esperanto el la buŝo de vundita malamika "barbaro“ Ullo (P. Tichý): "Ria, Ria, mia kara!“ (E. Seemannová).

La nombro de prezentaĵoj estas konsiderinda. Ilia "motoro“ estis la arta gvidantino Seemannová, kiu ankaŭ tradukis la plejparton de la dramotekstoj, kaj ŝia edzo Antonio, la reĝisoro. Post nelongaj teatraĵoj kaj deklamadoj la kolektivo transiris al tutvesperaj programoj, realigataj en la malgranda teatro Malá scéna. Inter ili ĝi prezentis, ĉiam kun alta nivelo de lingvokulturo kaj ankaŭ de aktora arto, la teatraĵon "Maryša“ de la fratoj Mrštík, "Pigmaliono“ de G. B. Shaw (trifoje), "Nora“ de H. Ibsen, "Legendo pri amo“ de N. Hikmet, "Ĉe l' akvo de forgeso“ de M. Boulton. La kontraŭmilita teatraĵo de K. Ĉapek "La patrino“ estis prezentita krom en Esperanto ankaŭ en la ĉeĥa en la konkurso "Popola artisma kreado“ (ricevita laŭda diplomo). La turka poeto Nazim Hikmet, ĉeestinta la "Legendon“, deklaris i. a.: "Nenian mi estis tiel emociita, kiel hodiaŭ inter vi, amatoroj. . .“ Li favore menciis ankaŭ Esperanton.

La plej grandan sukceson, antaŭ trimilmembra publiko, V. Ĉ. J. B. akiris en Varsovio dum la 44a Universala Kongreso, 1959, per "Pigmaliono“. (La ĉefaj rolintoj: E. Seemannová, d-ro Pravoslav Sádlo, Jindřich Ondráček, A. Seemann, Arnoštka Nývltová, Eva Nývltová). Logika sekvo estis invito al la venonta kongreso en Bruselo.

La lasta prezentado de V. Ĉ. J. B., ripeto de la "Varsovia“ Pigmaliono, okazis en Malá scéna 1959-10-10, dum ĉeesto de oficialaj reprezentantoj (Centra Nacia Komitato de Praha k. a.) kaj de esperantistoj eĉ el malproksimaj lokoj (Karlovy Vary, Karviná k. a.). Inter la kaŭzoj de la ĉesigo estis ankaŭ alicela forpreno de la scenejo Ma1á scéna.

En la komenco de sia artisma aktiveco Eva Seemannová prezentis sin monologe en vico de aliaj verkoj, ekz.: Apokrifoj, La afero Makropulos kaj R. U. R. (Čapek), Ifigenio en Taŭrido kaj Faŭsto (Goethe), Somero (Šrámek), La morto de Hipodamio (Vrchlický), Letero de Tatjana al Onegin (Puŝkin), Elizabeth (Machar), La ombro de la vivo (Niccodemi), La homa voĉo (Cocteau) k. a.

La laboro plenumita de la Verda Ĉaro, precipe de Eva kaj Antonio Seemann, sur la kampo de Esperanta kulturo ne estas forgesebla. Per ilia klopodo la kulturo de Esperanta parolo kaj teatra arto atingis sian kulminon apenaŭ atingitan ĝis tiu tempo. Cetere, krom enlandaj ankaŭ eksterlandaj gazetoj, ellasante la esperantistajn, konfirmis tion: gazeto de la vietnama verkista asocio, la hungara teatra revuo Szinház és Mozi, la soveta Teatr, Ilustrowany Kurier polski, Daily Worker.

La malfacila politika situacio en la mondo, la epoko de malvarma milito, ne permesis al la Verda Ĉaro de Julio Baghy la plenan plenumon de revo de la homo, kies nomon ĝi surhavis: pri nomada teatra societo Esperanta, kies ruliĝanta ĉaro estas tirata de urbo al urbo, de lando al lando...