Verda Kojno (ukraine Зелений Клин) estis historia ukraina nomo de la suda teritorio en la Fora Oriento de la Rusia Imperio (nun Amura provinco, Transbajkala regiono, Ĉemara regiono, Saĥalena provinco kaj Ĥabarovska regiono). Kojno estis la vorto, kiun ukrainoj uzis por nomi kolonizitan teron en la regionoj, kien ili amasa transloĝiĝis: estis ankaŭ konata, ekzemple, Griza Kojno (en Okcidenta Siberio kaj Norda Kazaĥio).

Verda Kojno
Historia-geografia regiono
historia regiono [+]

LandoRusio
- koordinatoj51° 0′ 0″ N, 134° 0′ 0″ O (mapo)51134Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 134° 0′ 0″ O (mapo)


Verda Kojno (Tero)
Verda Kojno (Tero)

Verda Kojno (Rusio)
Verda Kojno (Rusio)
DEC

Map
Verda Kojno
Vikimedia Komunejo:  Zelenyi Klyn [+]
vdr

Laŭ diversaj pritaksoj, komence de la 20-a jarcento inter la novaj loĝantoj de la Ĉemara provinco (nunaj Kamĉatko, Ĥabarovska kaj Ĉemara regionoj) estis 70-80% da ukrainoj.

La 24-an de junio 1917 en Nikolsk-Ussurijskij okazis la Unua Tutukraina Kunveno de Fora Oriento, kiu i. a. formulis bezonon de ukrainlingva edukado en la regiono kaj postulis de la Portempa Registaro de Rusio aŭtonomion.

En la daŭro de la interna milito, ĝis starigo de la soveta potenco en la tuta azia parto de Rusio, en Fora Oriento ekzistis (inter la aliaj) la ukraina ŝtato Verda Kojno.

Eksteraj ligiloj redakti

Historiaj dokumentoj redakti