Verda Partio de Anglio kaj Kimrio

La partio Verda Partio de Anglio kaj Kimrio - angle Green Party of England and Wales, kimre Plaid Werdd Cymru a Lloegr - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la historiaj kaj kulturaj regionoj Anglio kaj Kimrio, kiuj estas partoj de Britio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1973, kaj do estas inter la plej aĝaj verdaj partioj. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Kun la Skota Verda Partio, la Verda Partio en Nord-Irlando kaj la Verda Partio de Irlando ekzistas amikece kunlaboraj rilatoj. La partigvidantoj estas Caroline Lucas kaj Jonathan Bartley.

Verda Partio de Anglio kaj Kimrio
angle Green Party of England and Wales
kimre Plaid Werdd Cymru a Lloegr
Emblemo de Verda Partio de Anglio kaj Kimrio
Verda partiopartio
Lando  Britio
Estro Caroline Lucas kaj Jonathan Bartley
Fondiĝo 1973
Lingvo(j) Angla
Kimra
Koloro(j) verda
Ideologio Verda politiko
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)
1 / 650
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)
2 / 795
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament)
7 / 64
Asembleo de Londono (angle: London Assembly)
2 / 25
Internacia aliĝo Tutmondaj Verduloj
Retejo www.greenparty.org.uk
vdr

La partio havas unu parlamentanon ekde la 2010-a balotado en la dua ĉambro de la brita parlamento, la House of Commons, ankaŭ unu en la unua ĉambro, la House of Lords, kaj krome havas membrojn en la Eŭropa Parlamento, la Asembleo de Londono kaj en pluraj lokaj registaroj. Ĝia parlamentano estas Caroline Lucas, kiu elektiĝis por Brighton Pavilion. Brajtono estas tre grava urbo por la verduloj, krome Londono.

Ankaŭ estas la Verda Partio de Kimrio, la duonaŭtonoma regiona filio de la partio en, kompreneble, Kimrio.

Politikaj celoj redakti

Jen iuj celoj de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio:

  • rezisti kaj renversi aŭsterecon, pliigante registaran elspezon.
  • enigi verdan klimatpolitikon, komencante transiron al daŭripova, verda ekonomio.
  • plibonigi LGBTIQ-rajtojn, denove konsiderante la diskriminacion ĉe sangodonaco, protektante LGBTIQ-rifuĝintojn, enigante inkluzivan instrukton pri sekseco kaj bonigante registarajn servojn por transseksuloj.[1]
  • praktiki senperfortan eksterlandan politikon, reformi la armeon kiel enlanda protekta forto, forlasante NATO kaj iniciatante unuflankan nuklean senarmiĝon.
  • malcentrigi la politikon.
  • revizii drogopolitikon el perspektivo de saneco, permesante la uzon de kelkaj drogoj kiel kanabo sed celante minimumigi drogan uzon.
  • daŭre permesi enmigradon kaj la eniron de rifuĝintoj, ne plimalfaciligante ion el la du, sen politiko de malfermaj bordoj, sen kvotoj por migrantoj.[2]
  • restrikti registaran trudon, protektante personajn kaj politikajn liberecojn kaj bonigante la privatecon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. The Gay UK, Green Party Launches The Green Gay Manifesto, "Much Work To Be Done" Arkivigite je 2015-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, 1-a de Majo 2015.
  2. Migrant's Rights Network, Green Party manifesto pledge on immigration Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine.