Verda Partio de Bulgario

ekologia-alternativa politika partio en Bulgario

La partio Verda Partio de Bulgario - bulgare Зелена партия, Zelena Partija - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Bulgario. De 2005 ĝis 2009 ĝi estis parto de la Koalicio por Bulgario, alianco gvidita per la Bulgara Socialisma Partio. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Historio redakti

La partio estis fondita la 28-an de decembro 1989 kiel la unua nova demokrata partio en Bulgario post la politikaj ŝanĝoj. Aleksandro Karakaĉanov iĝis la prezidanto. De 1991 ĝis 1992 ĝi estis implikita en la registaro. Ekde 2005 ĝi estis parto de la Koalicio por Bulgario gvidita fare de la Bulgara Socialista Partio en registaro ĝis 2009. En la bulgara parlamento la partio tiam reprezentiĝis per la vicministro pri justico, Dimitar Bongalov.

En 2009 kaj 2013 la partio ne partoprenis elektojn. En 2014 ĝi atingis 7 456 voĉojn en la parlamentaj balotoj, tio korespondas al 0,2 procentaĵoj de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti