La Verda Vojeto, germane Grüner Pfad, estas kombinita biciklo- kaj promenvojo proks. dek kilometrojn longa sur la iama relvojo de la Emscher-Vala Fervojo konstruita de 1872 ĝis 1878 inter Oberhausen-Sterkrade kaj Duisburg-Ruhrort (Germanujo). Ĝi estas ero de la Emscher-Parka Biciklovojo.

La Verda Vojeto uzas la relvojon de la Emschertalbahn (emschervala fervojo) de la vojsekcio Sterkrade - Neumühl - Meiderich-Nord konstruita en 1875, sur kiu okazis ĝis ĝia malfunkciigo en 1987 la vartransporto inter la minejo, koaksfarejoj, elektrejoj kaj altfornoj de la Emscher-Regiono kaj la havenoj de Duisburg-Ruhrort.

Inter 1996 kaj 2007 la fervoja segmento estis alikonstruata en tri tranĉoj por 10,4 milionoj da eŭroj al biciklo- kaj promenvojo. Malnovaj manovrofervojoj kaj fervojfaskoj je tio same konserviĝis kiel la signalŝildoj kaj hektometroŝtonoj. Super la Emscher kaj la Malgranda Emscher oni konstruis resp. novigis pontojn. La vojo iras tra la Landschaftspark Duisburg-Nord kaj havas alligon al la HOAG-Vojo en Oberhausen.

Eksteraj ligiloj redakti