La Verda ardeo (Butorides virescens) estas malgranda ardeo de Norda kaj Centrameriko. Ĝi estis dumlonge konsiderata samspecia kun sia frata specio nome la Striardeo (Butorides striata), kaj kune estis nomataj "Verdadorsa ardeo". Birdoj de la nomiga subspecio (ne gravas laŭ kiu taksonomio) estas tre rare vagantoj al okcidenta Eŭropo; individuoj el la marbordo de Pacifiko ĉe Nordameriko povas simile atingi tiom for kiom ĝis Havajo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda ardeo
Verda ardeo, februare, migrantaj B. v. virescens kaj loĝantaj birdoj foje separataj kiel B. v. maculata koincide loĝas ĉe Tarpon Springs (Florido).
Verda ardeo, februare, migrantaj B. v. virescens kaj loĝantaj birdoj foje separataj kiel B. v. maculata koincide loĝas ĉe Tarpon Springs (Florido).

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Butorides
Specio: B. virescens
Butorides virescens
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Reprodukta plumaro.

Aspekto redakti

 
Reprodukta plumaro en Florido.
 
En Galveston (Teksaso).

La Verda ardeo estas relative malgranda; plenkreskulo estas 44 cm longa. La kolo (tre longa) estas ofte enmetita ene de la korpo kaj aspektas mallonga. Plenkreskulo havas brilan, verdecnuancan nigran kronon (erekteblan kiel kresto), verdecnuancajn dorson kaj flugilojn kiuj estas fakte griznigraj grade al verdecaj aŭ bluaj, tre kaŝtankolora kolo kun subena vertikala blanka linio, grizaj subaj partoj kaj mallongaj flavaj kruroj (ĝis ruĝaj). La beko estas malhela (hela sub suba makzelo) kun longa, akra pinto. La irisoj estas flavaj. Estas senpluma brido al ĉirkaŭokulo kiu povas esti blua al flava. Sub la kaŝtankolora vizaĝo estas hela strio mustaĉa kaj alia pli suba subgorĝa.

Inaj plenkreskuloj tendencas esti pli malgrandaj ol la maskloj, kaj havas pli senkoloran kaj helan plumaron, ĉefe dum la reprodukta sezono. Junuloj estas pli senkoloraj, kun brunblanke striecaj kapoflankoj, kolo kaj subaj partoj, flavecmakulecaj dorso kaj flugilkovriloj, kaj verdecflavaj kruroj kaj beko. Idoj estas kovrataj de lanugo, helgrize supre, kaj blanke en ventro.[1]

La alvoko de la Verda ardeo estas laŭta kaj subita kjoŭ; ĝi faras ankaŭ serion de pli midaj alvokoj kak. Dum pariĝado, la masklo elsendas alvokon raah-rahh per tutmalferma beko, faras bruajn flugilfrapojn kaj alvokojn Ŭum-ŭum-ŭum dumfluge, kaj foje alvokojn roo-roo al la ino antaŭ surterigo. Dum ripozo, oni elsendas ankaŭ pariĝadan alvokon aaruu-aaruu.[2]

Taksonomio redakti

Kiel jam dirite, tiu nearktisa kaj neotropisa specio estis iam inkludata en B. striata, kiu tiam estis erare konata kiel B. striatus.

La specio de komenca Pleistoceno B. validipes, kies fosiliaj restoj estis malkovritaj en Florido, povus esti la praulo de la Verda ardeo ĉar la vivanta specio ŝajne anstataŭas la formortintan parencon en la fosilia registro.

Subspecia distingo estas iom necerta. La kolorvariado inter populacioj estas malpli markata ol inter kelkaj birdoj de la sama populacio.

Migrantaj populacioj havas pli longajn flugilojn ol tiuj kiuj estas loĝantaj birdoj la tutan jaron, sed tio ne povas esti uzata por limigi subspeciojn ĉar evidentiĝas ke tio estas sekvo de diferenca kutimaro kaj oni povas supozi aliron al konverĝa evoluo en nerilataj populacioj de tiu specio kiuj kunhavas saman kutimaron. Tiele, necesas studoj de molekula filogenetiko por solvi la demandon pri subspecia limigo.

La jenaj subspecioj estas komune listataj, kvankam la valideco de plej el ili estas serioze pridisputata:[3]

  • Butorides virescens anthonyi (Mearns, 1895)
Reproduktiĝas en Usono okcidente de la Roka Montaro, suden al norda Baja California, Meksiko. Kelkaj estas loĝantaj birdoj, plej migras al okcidenta Meksiko vintre.
 
Montrante klare la verdecan nuancon de la dorso.
  • Butorides virescens bahamensis (Brewster, 1888)
Bahamo. Loĝantaj birdoj.
  • Butorides virescens frazari (Brewster, 1888)
Suda Baja California, Meksiko. Loĝantaj birdoj.
  • Butorides virescens maculata (Boddaert, 1783) – iam maculatus
Plej suda Usono tra Centrameriko al centra Panamo, Karibio. Loĝantaj birdoj.
  • Butorides virescens virescens (Linnaeus, 1758)
Reproduktiĝas el sudorienta Kanado al centra kaj suda Usono oriente de la Roka Montaro. Vintras el plej suda Usono al norda Sudameriko.

Multe de la polemiko pendas el la distingo de la populacioj de Karibio kaj Centrameriko, kies dua taksono en tiu specio estas priskribota. Por priskribi la du plej ekstremajn vidpunktojn, kelkaj fakuloj kunigas la kernon de la kontinenta populacio en la nomiga subspecio sed traktas la parapatriajn populaciojn kiel distingan subspecion, dum aliaj lokas ĉiujn loĝantajn populaciojn en maculata kaj ĉiujn migrantajn en virescens.

Ekologio redakti

 
Ĉe Nacia Parko Everglades.

La biotopo de la Verda ardeo estas malgrandaj humidejoj de malaltaj areoj. Tiu specio estas videbla ĉefe dum krepusko aŭ mateniĝo, kaj ĝi estas noktula pli ol tagula, preferante retiriĝi al ŝirmaj areoj dumtage. Ili manĝas aktive dumtage tamen kaze de malsatego aŭ idonutrado. Strandaj individuoj adaptiĝas al la ritmo de la tajdoj. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, ranojn kaj akvajn artropodojn, sed povas kapti ankaŭ ĉiu ajn senvertebrulonvertebrulon kiun ĝi povas kapti, inklude animalojn kiaj hirudoj kaj musoj. Verdaj ardeoj estas netoleremaj de aliaj birdoj - inklude samspeciajn – dummanĝo kaj ili ne estas vidataj manĝantaj grupe. Iil tipe staras senmove ĉe strando aŭ ĉe neprofunda akvo aŭ ripoze sur branĉoj gvatatende predon. Foje ili faligas manĝerojn, insektojn, aŭ aliajn malgrandajn objektojn sur la akva surfaco por allogi fiŝojn, kio faras ilin unu el malmultaj konataj specioj kiuj uzas ilojn. Tiu manĝometodo kondukis kelkajn meti la Verdan kaj la tre proksime rilatan Striardeon inter la plej inteligentaj birdoj de la mondo.[4] Ili ankaŭ kapablas iom ŝvebi por kapti predon.[1]

La nordaj populacioj moviĝas al siaj reproduktejoj dum marto kaj aprilo; ĉe la plej norda limo de la teritorioj de la Verda ardeo, reproduktiĝas ĝis fino de majo. La migrado al ties vintrejoj startas septembre; fine de oktobro la birdoj jam forestas el regionoj kie ili ne estas la tutan jaron. Almenaŭ la nordena migrado ŝajne ne estas tuŝata de la tutmonda varmiĝo; birdoj aperas en siaj reproduktejoj je sama tempo kiel antaŭ 100 jaroj.[5]

 
En Ĉikago, ĉe la Norda Lageto en Parko Lincoln.

Individuoj de nemigrantaj populacioj abandonas siajn teritoriojn post la reprodukta sezono por vagadi iome en la regiono. Ili povas aŭ reveni aŭ ne reveni al la sama reproduktejo de la antaŭa jaro, depende ĉu ili trovis pli bonan habitaton dum tiu vagado. En tiuj populacioj, la reprodukta sezono estas determinata de pluvo kaj sekva predodisponeblo.[1]

 
Idoj ĉe Insulo Damas (Kostariko).

Verdaj ardeoj estas monogamaj dum la sezono. La paroj formiĝas en la reprodukta teritorio, post intensa pariĝada memmontrado fare de la masklo, kiu selektas la nestolokon kaj flugas antaŭ la ino brue kaj havante ŝvelajn kapo- kaj kol-plumaron. Ili nestumas en areoj de arbaroj kaj marĉoj, ĉe akvo aŭ en plantoj ĉe akvo. Nestoj estas platformo el bastonetoj, ofte inter arbustoj aŭ arboj, foje surgrunde. Lokoj en arboj estas preferataj, kun kelkaj nestoj konstruitaj ĝis 20 metrojn supergrunde kvankam altoj de nur kelkaj metroj estas plej komunaj. Rare, grandaj nombroj de tiuj birdoj ariĝas en birdarejoj por nestumado.[1]

La ino demetas kutime 2 al 6 helverdecajn ovojn,[6] kiuj estas demetataj post dutagaj intervaloj (kvankam la dua ovo povas esti demetata ĝis 6 tagojn post la unua).[7] Post la lasta ovodemeto, ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 19–21 tagoj ĝis eloviĝo, kaj nutras la idojn.[8] La ofteco de la nutrado malpliiĝas dum la idoj alproksimiĝas al elnestiĝo. La idoj foje elnestiĝas je 16 tagoj de aĝo, sed ili ne estas tute sendependaj ĝis la 30–35 tagoj de aĝo. Foje – ĉefe ĉe la tropikaj partoj de siaj teritorioj – la Verda ardeo reproduktiĝas dufoje jare.[1]

Iluzo redakti

 
Uzado de floro por ŝajnigi paneron.

La Verdaj ardeoj estas unu el malmultaj animalaj specioj kiuj konate uzas ilojn. Precize, ili komune uzas panerojn, insektojn aŭ aliajn manĝerojn kiel allogaĵo. Tiu estas faligita sur la surfaco de akvejo por allogi fiŝon. Kiam fiŝo prenas la allogaĵon, la Verda ardeo kaptas kaj manĝas la fiŝon.[9]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Jutglar (1992), CLO (1994), Dewey & Butzbaugh (2001)
  2. CLO (1994), Dewey & Butzbaugh (2001)
  3. Jutglar (1992)
  4. http://www.trails.com/arts/amazing-bird-records.aspx
  5. Henninger (1906), Jutglar (1992), Dewey & Butzbaugh (2001), OOS (2004)
  6. Cornell Lab of Ornithology. Green Heron. Alirita 2010-04-08.
  7. Cornell Lab of Ornithology. Green Heron. Alirita 2011-05-11.
  8. . Green Heron. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2010-04-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2021-12-26.
  9. http://www.allaboutbirds.org/guide/green_heron/lifehistory

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti