La Verda koĥoao (Cochoa viridis) estas birdospecio kiu estis diverse lokita kun la turdoj de la familio de Turdedoj aŭ kun la rilataj Muŝkaptuledoj. Nuntempe oni konsideras ĝin pli proksima de tiuj lastaj, sed nur klopode.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda koĥoao
Verda koĥoao
Verda koĥoao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Neocossyphus
Specio: N. viridis'
Neocossyphus viridis
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo de la specio kiel verda en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie viridis, kio signifas “verda”, estas prava, ĉar tiu birdo havas rimarkindajn verdajn dorson kaj pugon kun finaj flavecaj kaj brunecaj nuancoj al vosto, kiu estas blugriza kun nigraj bordoj. Sama blugriza koloro estas en krono kaj nuko limigita de nigra traokula strizono el la nigra beko. La flugilplumoj estas nigraj post helaj strizonoj.

Tiu specio troviĝas en Sudorienta Azio nome en Kamboĝo, eble en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Referencoj redakti