La Verda koko, Gallus varius konata ankaŭ kiel Java kokoVerda java koko estas mezgranda, ĝis 75 cm longa, birdo de la familio de Fazanedoj. Ĵusaj molekulaj studoj (Kimball et al., Barrowclough) pruvis, ke la kokoj kaj la fazanoj ne estas monofiliaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda koko
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: G. varius
Gallus varius
(Shaw, 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de la verda koko malhelbruna
Arealo de la verda koko malhelbruna
Arealo de la verda koko malhelbruna
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Verda koko

Aspekto redakti

La koloro de la Verda koko estas de seksa dimorfismo. La maskla plumaro estas malhela kaj nigreca distance. Pli proksima rigardo konstatas irizecan mantelon de brilaj skvamoj similaj kaj laŭ koloro kaj laŭ bildo al tiuj de la Jukatana meleagro kaj de la Verda pavo. Ĉiu skvamo estas ege blua baze kaj moviĝas tra diversaj nuancoj de or- kaj bronz-verdaj. Specializitaj plumoj borde de la gorĝo de la masklo de la Verda koko estas tre hele reflektaj kaj ŝajnas violaj de proksime kaj ĉielbluaj de malproksime. La pli malgrandaj flugilkovriloj estas rimarkinde oranĝaj kun bronznigraj centroj. La bordoj de la duarangaj kovrilplumoj estas tre okraj.

Kiel ĉe sia "kuzo", la Ruĝa koko, la brusta kaj ventra regionoj estas tre helaj absorbante nigron. Kiel sia plej proksima parenco nome la Srilanka koko, la masklo de Verda koko montras klarajn nudajn vizaĝojn haŭtaĵojn kiuj kontrastas kontraŭ la malhelruĝa vizaĝo. La Verda koko montras bluan centron en sia kresto. Areo de elektreca flava vizaĝa haŭtaĵo etendas sub ĉiu orelareo, markante la kolplumojn el la gorĝa brido. Ties kapo estas ornamita de helblua kresto, kiu iĝas purpura aŭ ruĝa pinte. Ties brido estas ankaŭ samkolora sed estas bordita per bluo en bordoj kaj per flavo pli proksime de la gorĝo. La ino estas ĉefe bruna kun foje verdaj plumoj kaj ne havas kreston.

Distribuado kaj habitato redakti

La Verda koko estas endemia de Javo, Bali, Lomboko, Komodo, Flores, Rinca kaj malgrandaj insuloj inter Javo kaj Flores, Indonezio. Ĝi estis enemetita en la Kokosinsuloj kie estas malgranda natura populacio. Ĝi kapablas flugi inter insuloj de sia indiĝena teritorio, kie ĝi loĝas kaj reproduktiĝas laŭlonge de la marbordaj areoj.

Kutimaro redakti

La Verda koko kutime vivas en grupoj de 2 al 5 en naturo kaj estrata de dominanta masklo, kiu portas la aron manĝi kaj drinki kaj poste revene al ŝirmejo de la arbaro. Noke la aro ripozas en bambuejoj iom alte super la arbargrundo. Dum la reprodukta sezono la dominantaj maskloj de ĉiu aro estas provokitaj de aliaj maskloj senaraj. La du maskloj frapas siajn flugilojn kaj kokerikas laŭte dum luktado per siaj spronoj.

Rilato kun homoj redakti

La Verda koko estas havata kaj pli kaj pli bredata en kaptiveco dum ties genetika diverseco malaperas. Tio okazas ĉar tiuj birdoj estas bredataj kun hejmaj kokoj fare de multaj homoj, produktante hibrido konata kiel Bekisar. La Bekisar iĝis tre populara en la provinco de Orienta Javo kaj eĉ iĝis la maskota birdo de tiu areo. Tamen la Verda koko postulas pli protektajn kondiĉojn ol kokoj. Sed ili flugas pli forte ol kokoj.

La kaptiva Verda koko postulas varmajn birdejojn kun multe da foliaro kaj ŝirmaĵoj pro ties timida naturo kaj estas manĝigataj per greno kaj semoj, same kiel per fruktoj kaj insektoj ĉar tiu estas la sama tipo de manĝo kiun ili manĝas nature. Tiu birdo estis tre konata delonge kiel maskoto pro sia beleco kaj unika alvoko.

Statuso kaj konservado redakti

La Verda koko estas pritaksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti