Verda partio (ankaŭ ekologia partio) estas formale organizita politika partio bazita sur la principoj de verda politiko. Ĉi tiuj principoj inkluzivas naturprotektismon, fidon je partoprena demokratio, senperforton kaj kaŭzojn por socia justeco, inkluzive tiujn pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Verduloj, kiel oni nomas membrojn de verdaj partioj, kredas, ke ĉi tiuj aferoj estas fundamante ligitaj al ekologia, socia, kaj homkorpa sano.

Laŭ la retejo de la Verda Partio en Usono, la kvar ĉefaj principoj de la partio estas:

1. Paco.

Ĉi tiu principo diras ke la armeo en ĉiu lando nek devas patroli aliajn landojn de la mondo, nek okupi aliajn landojn, redukti la buĝeton de la armeo, respekti ĉiujn landojn kaj suverenecon.

2. Ekologio.

Principo ke postulas sanan medion kaj volas vidi pli sanan mondon. Estas granda fokuso al energio de la sono, la vento, kaj la akvo. Ili volas konservi arbarojn, plantoj, bestojn kaj ĝenerale la mondo.

3. Socia justeco

Ĝia fokuso estas en egaleco, homaj rajtoj, kaj economia egaleco. La principo de socia justeco postulas la rajtojn de minoritatoj kaj justajn salajrojn. Demokrata socialismo estas tre influa en ĉi tiu principo.

4. Demokratio.

La Verda Partio inkluzivas la ideon de unu voĉo por ĉiuj en la procezo demokrata. Voĉdonado estas kie la demokratio okazas. Ankaŭ, ĝi postulas senpagajn publikajn debatojn.

Tutmonda Federacio de la Verdaj Partioj redakti

Eŭropaj Verdaj Partioj redakti

Afrikaj Verdaj Partioj redakti

  • Federacio de la Afrikaj Verdaj Partioj

Amerikaj Verdaj Partioj redakti

Oceaniaj Verdaj Partioj redakti

Aziaj Verdaj Partioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti