Verdaflava pterutjo

La Verdaflava pterutjo (Pteruthius xanthochlorus) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj. Sed ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdaflava pterutjo
Verdaflava pterutjo
Verdaflava pterutjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Pteruthius
Specio: 'P. xanthochlorus'
Pteruthius xanthochlorus
(Gray, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu specio ene de la genro montras ne tiom buntan bildon. Ĝi havas blugrizan kapon kaj olivverdecajn suprajn partojn, kiel plej parto de vireedoj. La gorĝareo estas blankeca kaj la resto de subaj partoj sablokoloraj kun tre markata flava nuanco en flankoj. La kontrasto inter verdecaj supraj partoj kaj flavecaj nuancflankoj nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie xanthochlorus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “flava” kaj “verda”. La okulo estas granda kaj nigra; la kruroj rozgrizecaj; la beko blugrizeca kaj mallonga.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Pakistano kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Oni agnoskas 4 subspeciojn kun jena distribuado:

  • occidentalis (Harington, 1913) - okcidenta Himalajo el nordorienta Pakistano orienten al okcidenta Nepalo.
  • xanthochlorus (J. E. Gray & G. R. Gray, 1847) - centra Nepalo orienten al Butano, nordorienta Barato (centra Arunaĉal Pradeŝ) and apuda suda Ĉinio (Sudorienta Tibeto).
  • hybrida (Harington, 1913) - nordorienta Barato (Nagalando suden al Mizoram) kaj okcidenta Birmo.
  • pallidus (David, 1871) - norda Birmo, kaj sudcentra kaj sudorienta Ĉinio el sudorienta Gansuo kaj suda Ŝenŝjio suden al okcidenta kaj norda Siĉuano, Junano (escepte sude) kaj suda Guizhou, kaj suda Ĝeĝjango kaj norda Fuĝjano.

Referencoj redakti