Verdaj fringoj
apartigilo
Verdaj fringoj estas la komuna nomo de la birdoj kiuj apartenas al subgenro Chloris de la genro de Kardeloj kaj familio de Fringedoj. Kiel sugestas la nomo, temas pri verdecaj birdoj; la latina scienca nomo signifas same.
Specioj redakti
La specioj kiuj kutime estas konsiderataj membroj de tiu grupo estas la jenaj:
- Nigrakapa fringo, Carduelis ambigua
- Verda fringo, Carduelis chloris
- Ĉina fringo, Carduelis sinica
- Vjetnama fringo, Carduelis monguilloti
- Flavbrusta fringo, Carduelis spinoides
Etimologio redakti
Chloris el la antikva greka Ĥloros signifas "verda" aŭ "flavec-verda".[1]
Notoj redakti
- ↑ Jobling, James A. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3.