Verdamentona eŭfonjo

La Verdamentona eŭfonjo (Euphonia chalybea) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdamentona eŭfonjo
Verdamentona eŭfonjo, masklo
Verdamentona eŭfonjo, masklo
Verdamentona eŭfonjo, ino
Verdamentona eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. chalybea
Euphonia chalybea
(Mikan, 1825)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en orienta Brazilo kaj apudaj regionoj de Argentino kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbarbordoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel ĉe aliaj eŭfonjoj temas pri specio kun seksa duformismo kaj masklo kun malhelbluaj supraj partoj escepte flava frunta marko, ne tiom etenda kiom ĉe aliaj eŭfonjoj; ankaŭ la mentono (sed ne la tuta gorĝo, kiel ĉe aliaj eŭfonjoj) estas malhelblua kun verdecaj nuancoj kio nomigas la specion. La beko estas dika kaj tiu kaj kruroj estas malhelbluaj. La ino estas oliveca supre kun flavaj fruntomarko kaj mentono, grizecblankecaj subaj partoj kun flavaj flankoj. Tiu specio estas simila al la Viola eŭfonjo sed diferencigas la multe pli malgranda fruntomarko, la malhela mentono, la verdeca nuanco de supraj partoj kaj la enorma beko.

Ili manĝas fruktojn kaj insektojn.

Referencoj redakti