Verdavanga konuro (Pyrrhura molinae) estas specio de malgrandaj papagoj el genro Pyrrhura, en birdobredada kulturo apartenigata al netaksona grupo de konuroj. Ĝia natura arealo estas plejparte arbaraj partoj de Suda Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdavanga konuro
Verdavanga konuro en Birdoparko de Kuala-Lumpur, Malajzio
Verdavanga konuro en Birdoparko de Kuala-Lumpur, Malajzio
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Pyrrhura
Bonaparte, 1856
Specio: Verdavanga konuro (Pyrrhura molinae)
Massena & Souance, 1854
Proksimuma arealo. Nun la strekitaj areoj estas ankaŭ konfirmitaj.[1][2]
Proksimuma arealo. Nun la strekitaj areoj estas ankaŭ konfirmitaj.[1][2]
Proksimuma arealo. Nun la strekitaj areoj estas ankaŭ konfirmitaj.[1][2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Verdavanga konuro estas relative malgranda birdo, averaĝe 26 cm longa kaj 60–80 g peza. La plumaro estas plejparte verda, krom brunec-nigrec-grizeca kapo, bluecaj plumoj ĉe flugiloj, ruĝeca vosto, ruĝecaj makuloj sur ventro kaj plejparte hele grizaj kolo kaj vizaĝo (krom la nomdonaj verdaj vangoj). La birdoj havas blankajn ringojn de haŭto ĉirkaŭ la okuloj, grizajn bekojn kaj grizajn piedojn. Seksa duformismo ne rimarkeblas, iĉoj kaj inoj aspektas tute same.[3]

Taksonomio redakti

La Verdavanga konuro havas ses subspeciojn:[3][4]

  • Pyrrhura molinae, (Massena & Souance 1854)
    • P. m. australis, (Todd 1915)
    • P. m. flavoptera, (Maijer, Herzog, Kessler, Friggens & Fjeldsa 1998)
    • P. m. hypoxantha,(Salvadori 1899)
    • P. m. molinae, (Massena & Souance 1854)
    • P. m. phoenicura, (Schlegel 1864)
    • P. m. restricta, (Todd 1947)

Distribuo kaj habitato redakti

Verdavangaj konuroj renkonteblas en uestaj-centraj kaj sudaj partoj de Mato Grosso, Brazilo, en norda kaj eosta Bolivio, en nord-uesta Argentino kaj en uesta Paragvajo.[2][5][6] La prefera habitato de la specio estas arbaroj kaj arbustejoj. La papagoj formas birdarojn po 10–30 individuoj kaj plej ofte vivas en kanopea nivelo de arbaro. La birdaroj povas esti pli grandaj kiam la habitato estas aparte riĉa je nutraĵoj.

Verdavangaj konuroj ankaŭ iĝis popularaj dombirdoj kaj estiel vivas en multaj homaj domoj kaj birdobredejoj tra la tuta mondo.[7]

Dieto kaj konduto redakti

 
Ekzemplo de uzo de iloj: verdavanga konuro gratas sian kolon per kerno de maiza orelo

Verdavangaj konuroj manĝas diversajn semojn, legomojn kaj fruktojn. En naturo ili okupas la plej altan nivelon de kanopeo, kie formas sufiĉe grandajn arojn. El ĉiuj konuroj la verdavangajn oni konsideras la plej mallaŭtaj, ĉar en tiu alta nivelo ili ne bezonas tro laŭtan voĉon por komunikiĝi. Ili estas reltive inteligentaj kaj kapablas uzi primitivajn ilojn. En kapteco oni povas trejni verdavangulojn performi diversajn trukojn kaj imiti homan parolon, eĉ sence uzante kelkajn homajn vortojn.[8]

Verdavangaj konuroj nestas en arbotruoj. Ilia ovaro plej kutime konsistas je 4–6 ovoj kiuj koviĝas dum 22–25 diurnoj.[9][10]

Birdobredada kulturo redakti

 
Plenkreskulo de flav-flanka verdavanga konuro, nome flava morfo P. m. sordida. Notu la pli helan koloraron.

Verdavangaj konuroj estas popularaj dombirdoj kaj loĝas en homaj domoj en multaj lokoj de la mondo. Ili estas inteligentaj, ludemaj kaj amuzaj, pri ili oni ofte diras ke ili havas "grandan personecon en malgranda korpo", kaj ili ofte lernas imiti homan parolon kaj eĉ sence uzi limigitan aron de homaj vortoj, kvankam per iom grateca voĉo.[11] Multaj verdavanguloj ne kontraŭas fizikan kontakton kun homoj kaj ĝuas esti tenataj sur mano. Kun sufiĉa atento ili facile kaj volonte lernas trukojn kiel fali surdorsen, "kisi", danci ktp. Pro sia ĥarisma konduto ili rolas en multaj interretaj memeoj. Malsimile al plimulto de aliaj konuroj verdavanguloj estas relative kvietaj kaj ne kaŭzas tro grandan bruon, kaj do povas senprobleme loĝi eĉ en urbaj apartamentoj.[12] Junaj verdavangaj konuroj iam estas iom agresemaj kaj mordemaj, sed kun tempo kaj pacienco oni povas pravigi tiun ĉi konduton.

Verdavangaj konuroj prefere manĝas fruktojn, apare bananojn kaj sekvinberojn, kaj semojn de helianto, safloro kaj kanabo, ĉio simila de ilia natura dieto. En homaj domoj ili ŝatas manĝi kune kun sia homa familio ĉar tio ĉi similas al konduto de sovaĝaj birdoj en birdaro. El homaj manĝaĵoj ili povas sekure manĝi, je limigitaj kvantoj, terpomojn, karotojn, maizon, panon, pastojn kaj krevmaizon sen salo aŭ ĥemiaj gustaj aldonaĵoj. Se la birdo estas plejparton de tempo en kaĝo kaj ne havas sufiĉan flugekzercon, ĝi povas iĝi tre grasa pro tromanĝado de grasenhavaj heliantaj semoj kaj ternuksoj. Por havi sanan birdon oni rekomendas ke 60–70% de ĝia dieto konsistu el speciale preparita birda manĝaĵo kun aldono de kalcio.[13] Ideala dieto por verdavangulo estas 70% speciala manĝaĵo, 20% fruktoj kaj legumoj kaj la resto tiaj regalaĵoj kiujn aparta birdo plej ĝuas. Se la birdo havas nefrajn malsanojn, oni evitu por ĝi dieton kun tro alta proteina enhavo, ĉar tio ĉi kondutas al podagro.[14] Ekzistas specialaj dietoj por birdoj kun tiaj malsanoj. Kun bone elektita manĝo kaj sufiĉa veterinara prizorgo verdavangaj konuroj vivas 30 jarojn aŭ pli en kapteco.[15]


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2012). “Pyrrhura molinae”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013.. 
  2. 2,0 2,1 Smith, P. (2006). Green-cheeked Parakeet. Fauna Paraguay. Retrieved 1 February 2015.
  3. 3,0 3,1 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Ilustrata de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 978-0-691-09251-5. . Plate 85.
  4. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.026). Zoonomen.net (2009-07-26).
  5. Collar, N.J. (1997). Green-cheeked Conure (Pyrrhura molinae), page 440 in: del Hoyo, J.; Elliott, A.; and Sargatal, J., eds. (1997). Handbook of the Birds of the World. Vol. 4. Sandgrouses to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-22-9)
  6. Juniper. (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World. ISBN 978-0-300-07453-6.
  7. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Ilustrata de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 978-0-691-09251-5. . P. 114.
  8. Lara. The Green Cheek Conure Homepage. Gcch.tripod.com. Alirita 2013-10-17.
  9. https://www.parrots.org/encyclopedia/green-cheeked-conure/
  10. https://www.beautyofbirds.com/greencheekedconurebreeding.html
  11. Green-Cheeked Conure – Pyrrhura molinae. Lafeber. Alirita 2019-06-20.
  12. Specialist Breeders – Birds for Sale – All About Green Cheek Conures. All About Birds. Arkivita el la originalo je 2013-04-09. Alirita 2013-01-15. Arkivigite je 2013-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-09. Alirita 2021-12-09.
  13. Green Cheek Conure. Petco.com. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2013-10-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2021-12-09.
  14. Gout in Pet Birds. 2ndchance.info. Alirita 2013-10-20.
  15. Green Cheeked Conure. Central Pets Educational Foundation. Web Archive Copy. Arkivita el la originalo je 2008-02-12. Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-12. Alirita 2021-12-09.