Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino

La partio Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino - bosne Zeleni Bosne i Herzegovine - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi fondiĝis dum la jaro 2004 kaj ankoraŭ estas stariganta siajn strukturojn. Sur eŭropa nivelo, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio. Sur nacia nivelo, ĝi provas alianciĝi kun aliaj neregistaraj organizoj kun similaj celoj, kiel la pripaca kaj virina, junulara kaj studenta movadoj, ekologiaj organizoj kaj sindikatoj.

Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino
Zeleni Bosne i Herzegovine
Verda partio
Lando  Bosnio kaj Hercegovino
Fondiĝo 2004
Lingvo(j) Bosna
Ideologio Verda politiko
Retejo www.zelenibih.com.ba
vdr

Eksteraj ligiloj redakti