Verduloj de Turkio

La partio Verduloj de Turkio - turke Yeşiller [Jeŝiler] - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Turkio. Ĝi en sia nuna strukturo fondiĝis dum la jaro 2002, kvankam verdaj politikaj aktivuloj jam engaĝiĝis en la lando ekde la 1980-aj jaroj kaj antaŭa verda partio jam funkciis inter la jaroj 1988 kaj 1994. Nuntempe, la agado ĉefe koncentriĝas en la urbegaj regionaj grupoj de Ankaro, Istanbulo, Izmiro plus Kadikoy kaj en kvar pliaj regionaj iniciatoj en Bursa, Bodrum, Marmaris plus Trabzon; individuaj membroj komreneble estas en ĉiuj partioj de la lando. Kvankam la ŝtata teritorio el geografia vidpunktotroviĝas grandparte en Azio kaj nur la pleja nordokcidento apartenas al Eŭropo, sur kontinenta nivelo la partio estas observa membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Verduloj de Turkio
Yeşiller
Emblemo de Verduloj de Turkio
Verda partio
Lando  Turkio
Fondiĝo 2002
Lingvo(j) Turka
Ĉefa sidejo Istiklal Cad,
Kurabiye Sok 13/3,
Beyoglu - Istanbulo
Ideologio verda liberalismo
Retejo www.yesiller.org
vdr

Eksteraj ligiloj redakti