Verismo (it. „vero“ vera) komence estis la itala nomo por la naturismo en literaturo kaj prezenta arto ekde la 1880aj jaroj. La nocio tamen famiĝis pro la operoj, kiuj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento baziĝis sur naturismaj dramoj.

Pentrarto redakti

En Germanio de la Vajmara Respubliko la vorto verismo priskribas la ĉefan tendencon de la „Neue Sachlichkeit“ (nova konkreteco aŭ nova realismo) kaj ties artistoj, kiuj sin dediĉis al la esplorado kaj bildigo de nova socia realeco. Pro la travivado de la katastrofoj de la Unua Mondmilito kaj de la sekvaj politikaj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj formiĝis nova kritikema konscio, kiu ampleksis ĉiujn artojn. La pentrarto enfokusigis novajn bildotemojn: la homvora grandurbo, la socia niveldiferenco inter militprofitintoj kaj proleta suba klaso, la rolo de la "moderna" virino, la ombraj flankoj de la socio. Pligraviĝis la portretpentrado. La verismo tempe limiĝis inter la fino de da Unua Mondmilito en 1918 kaj la akiro de potenco de la naziuloj en 1933.

Vd. ankaŭ:

Literaturo redakti

 
Grazia Deledda

"Verismo" estas itala tendenco de la 19-a jarcento, kiu similas la konceptojn de realismo kaj naturismo. Ĝi celas turniĝon de literaturo al nuntempo kaj ordinara tago, al popola lingvo kaj la pli malsupraj sociaj klasoj. Ĉefa reprezentanto de la verismo en Italio estis Giovanni Verga kaj Luigi Capuana.

Filmo redakti

La verisma filmo estas tendenco de la itala filmhistorio ĉ. 1915. La realismaj agadoj rolas plej parte en la medio de malsupraj popoltavoloj kaj pretendis arte transmeti la socian realecon. Modeloj estis verkistoj kiel Giovanni Verga kaj Grazia Deledda. Al la elstaraj filmoj de ĉi tiu ĝenro apartenas:

Post la Dua Mondmilito la itala novrealismo reekkaptis celojn kaj rimedojn de la verisma filmo kaj plievoluigis ilin.

Opero redakti

 
Pietro Mascagni
 
Giacomo Puccini

La verisma opero starigis ankaŭ simplajn homojn sur la scenejon. Karakterizaĵo de ĉi tiuj operoj estas intensigita realismo, per pasio destinita agado de la personoj, vastetenda melodiaro kaj rafinita orkestrado, bildeca priskribo de la okazejoj samkiel senmaska prezentado de krueleco.

La nocio verisma opero ankaŭ inkludas verkojn kun historiaj temoj aŭ ekzotika etoso. Preferitaj okazejoj estas la epoko de la franca revolucio kaj la regado de Napoléon Bonaparte, Italio dum la renesanco kaj la orienta Azio.

Antaŭulo de la verisma opero estis La Traviata (1853) de Giuseppe Verdi kaj Carmen (1875) de Georges Bizet, sed la unua vere verisma opero estas Cavalleria rusticana (1890) de Pietro Mascagni (1863–1945). En 1892 aperis I Pagliacci (La pajacoj) de Ruggiero Leoncavallo (1857–1919), ofte prezentata kune kun Cavalleria. Verismaj elementoj ankaŭ troviĝas je Giacomo Puccini (1858–1924), ĉefe en Tosca (1900), sed ankaŭ en Madame Butterfly (1904), La fanciulla del West (La knabino el la okcidentumo) (1910) kaj Il tabarro (La mantelo) (1918). Pluaj italiaj komponistoj de la verismo estas Umberto Giordano (1867–1948) (Andrea Chénier, 1896; Fedora, 1898), Francesco Cilea (1866–1950) (Adriana Lecouvreur, 1902), Alfredo Catalani (1854-1893) (La Wally, 1892), Franco Leoni (1864–1949) (L'oracolo, 1905), Franco Alfano (1875–1954), Ermanno Wolf-Ferrari (1876–1948) (I gioielli della Madonna (La juvelaro de la Madono), 1911; Sly, 1927) kaj Riccardo Zandonai (1883–1944) (Francesca da Rimini, 1914; I cavalieri di Ekebù (La kavaliroj de Ekeby), 1925).

 
Originala afiŝo anoncanta la operon "Tosca" de G. Puccini

En Francio la verismo influis la la verkojn de Jules Massenet (1842–1912) (La navarraise, 1894; Thérèse, 1907), Alfred Bruneau (1857–1934) (Le rêve (La revo), 1891, laŭ Émile Zola) kaj Gustave Charpentier (1860–1956) (Louise, 1900). Ĉefaj reprezentantoj de la germana verismo estas Eugen d’Albert (1864–1932) (Tiefland, Malalta lando, 1903; Die toten Augen, La mortaj okuloj, 1916) kaj Max von Schillings (1868–1933) (Mona Lisa, 1915). En Aŭstrio Max Josef Beer komponis la operon Der Strike der Schmiede (La striko de la forĝistoj), unuan fojon prezentitan en 1897. Verismajn influojn tamena ankaŭ havas la operoj Der Evangelimann (La evangelirakontisto, 1895) de Wilhelm Kienzl (1857–1941), Eine florentinische Tragödie (Florenca tragedio, 1917) de Alexander von Zemlinsky (1871–1942), Die Gezeichneten (1918) de Franz Schreker (1878–1934) kaj Violanta (1916) de Erich Wolfgang Korngold (1897–1957).

Vidu ankaŭ redakti