Verkehrsverbund Rhein-Ruhr

trafika ligo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

La korporacio Verkehrsverbund Rhein-Ruhr (VRR), germana prononco [feaKEAaSfeabund rajn-RU:R], en Esperanto "Trafika Ligo Rejno-Ruhr" estas korporacio de Publika transporto en Nordrejn-Vestfalio (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFA:ln]), federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. Ĝia areo ampleksas la Ruhr-regionon, la regionon Malsupra Rejno, partojn de la pejzaĝa regiono Bergisches Land kaj la landan ĉefurbon Duseldorfo. La areo limas norde kaj orienta al tarifa sistemo de Vestfalio (en la mapo maldekstre bildigita per diversaj nuancoj de bluo), sude al la Trafika Ligo Rejno-Sieg ĉirkaŭ la urboj Kolonjo kaj Bonno (en la mapo maldekstre malhelgrize), sudokcidente al la Trafika Ligo Akeno (en la mapo maldekstre grize) kaj okcidente limas al Nederlando (en la mapo maldekstre la supra maldekstra parto).

areo de la trafika ligo (ruĝe) ene de Nordrejn-Vestfalio
emblemo
emblemo

Parto de la trafika ligo estas interalie la teknike nekutima pendotrajno de Wuppertal.

Eksteraj ligiloj redakti


 
la pendotrajno de Wuppertal