Versoix estas franca-svisa rivero, longa je ĉirkaŭ 22 km, kiu alfluas en la Lago Lemano.

Versoix (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 21,9 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Vaŭdo
vdr
Rivero Versoix en Versoix

Ĝi fontas en franca departemento Ain, sur la deklivoj de montoj Ĵuraso, je 600 m de alto; tie ĝia nomo estas La Divonne. Ĝi trafluas urbon Divonne-les-Bains kie ĝi provizas la lageton Lac de Divonne.

Poste, kun la nomo Versoix ĝi preteriras la francan-svisan landlimon sur 10,5 km, unue inter Francio kaj Kantono Vaŭdo, poste inter Francio kaj Kantono Ĝenevo. Ĝi alfluas Lagon Lemanon apud la samnoma urbo Versoix.

La ĉefaj alfluantoj de Versoix estas:

  • en Francio, rojoj Oudar kaj Munet
  • en Svisio, rojoj Nant de Crève-coeur, Creuson, Nant de la Rebatière kaj Nant de la Fontaine-de-Pissevache.

Eksteraj ligiloj redakti