Vertikala levoponto

Vertikala levopontoliftoponto estas levoponto, kies centra planko leviĝas vertikale kvazaŭ lifto. Temas pri speco de movebla ponto en kiu spano de ponto leviĝas vertikale restante paralela kun la ferdeko de la cetera ponto.

movbildo pri funkcio de vertikala levoponto

La vertikala levoponto ofertas plurajn avantaĝojn super aliaj moveblaj pontoj kiel ekzemple la baskula ponto kaj turnponto. Ĝenerale parolante, la konstruaj kostoj malpli altas por pli longaj moveblaj interspacoj.[1] La kontraŭpeziloj en vertikala levoponto devas esti nur egalaj al la pezo de la ferdeko, dum en baskula ponto kontraŭpeziloj devas pezi plurajn fojojn pli ol la levita interspaco. Kiel rezulto, pli pezaj materialoj povas esti uzitaj en la ferdeko, kaj tiel ĉi tiu speco de ponto estas speciale taŭga por peza fervoja uzo. La plej granda malavantaĝo al la vertikala levo- aŭ lifta ponto (kompare kun multaj aliaj dezajnoj) estas la alteca limigo por ŝipoj pasantaj sub ĝi, pro tio ke la ferdeko restas suspendita super la trairejo.

la malfermita Botlek-ponto, lifto-ponto de la nederlanda aŭtovojo 15 en la haveno de Roterdamo - malfone videblas la malnova lifto-ponto

La plej multaj vertikalaj liftpontoj uzas turojn, el kiuj ĉiu estas provizita per kontraŭpeziloj. Alia dezajno uzas balancotrabojn por levi la ferdekon, kun pivotantaj baskuloj situantaj sur la pinto de la liftoturoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Leonardo Fernandez Troyano (2003). Bridge Engineering: A Global Perspective (angle: "Ponta Inĝenierado: Tutmonda Perspektivo"), eldonejo Thomas Telford Publishing. ISBN 978-0-7277-3215-6, paĝo 731