Verumeco (angle: truthiness) estas "vero", kiun homo asertas scii intuicie "el interne" aŭ ĉar ĝi "sentas esti ĝusta", malkonsiderante evidentaĵojn, logikon, intelektan ekzamenon aŭ faktojn.[1]

Eklezia skribaĵo, kiu diras Verumeco kaj konsekvencoj en Florido, Usono (2007).

Usona televida komediisto Stephen Colbert ekkreis la vorton tiel[2] kiel temo de parto nomata "The Wørd" (La Vørto) dum la pilota programo de sia programo de satiro politika The Colbert Report je 17 oktobro, 2005. Uzante ĉi-tion rutine, Colbert satirigis la misuzadon de la emocia apelo kaj korsento kiel retorikilo en nuntempa socipolitika parolado.[3] Li specifike aplikis al la nomumo de Harriet Miers por la Suverena Kortumo de Usono fare de la tiama prezidento George W. Bush kaj la decido invadi Irakon en 2003.[4] Colbert poste ankaŭ aplikis verumecon al aliaj organizaĵoj kaj instituicioj, kiel Vikipedio.[5] Colbert kelkfoje uzis latinaĉan version, "veritasiness".[6] Ekzemple, en la "Operation Iraqi Stephen: Going Commando", la vorto "veritasiness" videblas en la standardo super la aglo.

Verumeco estis elektita Vorto de la Jaro 2005 fare de la American Dialect Society kaj en 2006 fare de Merriam-Webster.[7][8]

Referencoj redakti

  1. Meyer, Dick, "The Truth of Truthiness", CBS News, 12 decembro, 2006. Kontrolita 14 decembro, 2006. (angle)
  2. Zimmer, Benjamin. Language Log: Truthiness or Trustiness? (angle). Alirita 4a de junio 2006.
  3. Rabin, Nathan, "Interview: Stephen Colbert", A.V. Club, 26 januaro, 2006. Kontrolita 4 junio, 2006. (angle) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-02. Alirita 2011-10-23.
  4. The Colbert Report: Videos: The Word (Truthiness) (angle) (17a de oktobro 2005). Alirita 2a de januaro 2009.
  5. Comedy Central recording Arkivigite je 2008-03-08 per la retarkivo Wayback Machine of The WØRD "Wikiality", The Colbert Report Comedy Central, 31 julio, 2006. (angle)
  6. Smith, Christy Hardin, "A Stop on the Veritasiness Tour 2006", Firedoglake, 5a de junio 2006. Kontrolita 3a de septembro 2010. (angle)
  7. Truthiness Voted 2005 Word of the Year by American Dialect Society (angle) (PDF). Alirita 4a de junio 2006.
  8. Merriam-Webster's Words of the Year 2006 (angle). Merriam-Webster. Alirita 8 decembro, 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-21. Alirita 2011-10-23.