Vesna (filmo)

Vesna estas slovena romantika komedio direktita de František Čap en 1953. Ĝi estas konsiderata unu el la plej spektataj slovenaj filmoj.[1] Ekde Decembro 2023 ĝi estas spektebla per subtekstoj en Esperanto.[2] En 1957 oni filmis ĝian daŭrigon nomitan Ne čakaj na maj ("Ne atendu ĝis Maj').

Vesna
Dosiero:Vesna(slovenian movie).jpg
filmo
Originala titolo Vesna
Originala lingvo slovena lingvo
Kina aperdato 1953
Ĝenro romantika komedio
Reĝisoro(j) František Čáp
Scenaro Matej Bor • František Čáp
Muziko de Bojan Adamič
Ĉefrolantoj Metka Gabrijelčič
Franek Trefalt
Janez Čuk
Jure Furlan
Stane Sever
Elvira Kralj
Frane Milčinski - Ježek
IMDb
vdr
Ĉefrolantoj kaj reĝisoro

Anoj de porprogresanta kurso de Esperanto en Izola subtekstigis la filmon al Esperanto[3].

Intrigo

redakti

Samo, Sandi kaj Kristof prepariĝas por la abiturienta ekzameno. Ili elpensis ideon, kiamaniere ili povus akiri la matematikajn taskojn de ilia profesoro, helpe de lia filino, moknomita Hiperbola. Ili skribis al ŝi amleteron. Ĉar ili ne konas ŝian realan nomon, ili nomas ŝin Vesna (diino de printempo en slava mitologio). La vera filino de la profesoro, la alloga Janja, neatendite aperas en la amrendevuo.

Dum la amrendevuo Samo kaj Vesna/Janja enamiĝis. Kiam Vesna/Janja ekscias la veran kialon por la dekomenca intereso de Samo je ŝi, ŝi ne deziras vidi lin denove, sed poste ŝanĝas ideon.

Referencoj

redakti