Vespasia Polla estis la patrino de la romia imperiestro Vespasiano kaj la avino de ties posteuloj Tito kaj Domitiano. Vespasia venis de kavalira familio el Nursia. Ŝia patro Vespasio Pollio estis prefekto, ŝia frato atingis la rangon de pretoro. La prauloj de ŝia familio venis de Vespasianoj ĉe Spoletum. Vespasia edziniĝis al la impostreganto Titus Flavius Sabinus, kun kiu ŝi havis tri infanojn, unu filinon, kiu jam mortis dum sia infanaĝo, kaj du filojn, Sabino kaj Vespasiano. Post la morto de sia edzo ŝi restis needziĝinta.[1]

Literaturo redakti

  • Prosopographia Imperii Romani (1-a eld) V 300 (online)

Referencoj redakti

  1. Suetonio, Vespasian 1,2–3; 5,2.