Vesta familio

familio de asteroidoj

La Vesta familio estas grava familio da asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, kiu anigas plejparton el la V-tipaj kaj J-tipaj asteroidojn en la proksimo de sia plej granda ano 4 Vesta, tiu kiu donas sian nomon al la familio.

La Vesta familio en la grafikaĵoj de la asteroida zono
Klinangulo / Duona grandakso - Klinangulo / Discentreco

Ĝi entenas ĉirkaŭ 6% el la asteroidoj de la ĉefa zono.

Ecoj redakti

La familio entenas 4 Vesta, duan plej grandan asteroidon de la ĉefa zono kun diametro de 530 km, kaj plurajn korpojn de malpli de 10 km de diametro. La plej brilaj, 1929 Kollaa kaj 2045 Peking, havas absolutan magnitudon de 12,2, kiu kongras kun diametro de 7,5 km, se ili havas tiel grandan albedon kiel tiu de 4 Vesta (0,4228).

La Vesta familio naskiĝis pro granda alfrapo, kiun suferis la ĉefa korpo 4 Vesta. Verŝajne tiu-ĉi alfrapo kiu kreis la grandan krateron ĉe la suda poluso de la asteroido. Oni opinias, ke tiu alfrapo estas ankaŭ la fonto de la meteorŝtonoj HED (meteoritoj Hovardito - Eŭkrito - Diogenito).

La familio entenas kelkaj J-tipajn asteroidojn (malofta sub-tipo de la V-tipo) rigarditaj kiel erojn de la pli profundaj tavoloj de la krusto de Vesta. Ili similas la meteorŝtonojn diogenitojn.

Orbitoj redakti

Analizo fare de Vincenzo Zappalà en 1995 elmontris "kernon" de 235 anoj de la familio, kies propraj orbitaj elementoj estas :

ap ep ip
min 2,26 AU 0,075 5,6°
max 2,48 AU 0,122 7,9°

En la nuna epoko, la orbitaj elementoj de la familianoj estas :

a e i
min 2,26 AU 0,035 5,0°
max 2,48 AU 0,162 8,3°

En 2005, 6051 objektoj estis pruvitaj esti anoj de la familio.

Entruduloj redakti

La spektroskopia analizo de pluraj anoj montris, ke ili ne estas V-tipaj nek J-tipaj, pruvo ke ili estas entruduloj. La ĉefaj estas 306 Unitas, 442 Eichsfeldia, 1697 Koskenniemi, 1781 Van Biesbroeck , 2024 McLaughlin. 2029 Binomi, 2086 Newell , 2346 Lilio ktp.

Eksteraj ligiloj redakti