Veste Otzberg

mezepoka burgo en Hesio

La mezepoka burgo Veste Otzberg (prononco [FESte OCberk], en la regiono Hesio de Germanio) estis konstruita sur la pinto de la monto Otzberg en la mezalta montaro Odenvaldo. Sur ĝia norda deklivo estas la vilaĝo Hering, parto de samnoma administra komunumo Otzberg en la distrikto Darmstadt-Dieburg - la vilaĝo ekestis el la ekstera kastelmuro kaj la ligita kavalira biendomaro. La historio de la burgo kaj la vilaĝo estas do proksime ligitaj.

Veste Otzberg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 49′ 11″ N, 8° 54′ 39″ O (mapo)49.81978.91083Koordinatoj: 49° 49′ 11″ N, 8° 54′ 39″ O (mapo)
Veste Otzberg (Hesio)
Veste Otzberg (Hesio)
DEC
Veste Otzberg
Veste Otzberg
Situo de Veste Otzberg
Veste Otzberg (Germanio)
Veste Otzberg (Germanio)
DEC
Veste Otzberg
Veste Otzberg
Situo de Veste Otzberg
Map
Konstruita 1231
vdr

Historio redakti

La areo ĉirkaŭ la monto verŝajne apartenis al la teritorio kiun la franka reĝo Pipino la pli juna donacis al la abatejo de Fulda en 766 kune kun la urbo Groß-Umstadt.

La burgo estis verŝajne konstruita fine de la 12-a, komence de la 13-a jarcento. Ĉe tiu tempo la abato de Fulda sekurigis la monaĥejajn posedaĵojn kaj konstruis kastelojn videblajn de malproksime kiel signo de sia influo.

Li transdonis la kastelon al Konrado la Ŝtaufo, la frato de imperiestro Friedrich Barbarossa, kiel vokto.

En 1244 aperis unuafoje castellanos de odesbrech, "kastelanoj de la burgo Otzberg". La defenda sistemo devis esti kompletigita ĝis tia mezuro ke kvin kastelanaj kavaliroj kaj iliaj servistoj povis okupi la burgon. La kastelanoj konstruis biendomojn norde de la burgo, la ĝermon de la vilaĝo Hering.

Komence de la 14-a jarcento, elĉerpiĝis financoj de la la abatejo Fulda, do princo-abato Henriko la 6-a von Hohenberg en 1332 ludonis la burgon same kiel la fuldan parton de la urbo Umstadt al la lokaj nobeloj Werner von Anevelt kaj Engelhard von Frankenstein, kiuj sekve trakonstruis la burgon.

 
la monto Otzberg ...
 
... panorame
 
La fortikaĵo ...
 
... pli detale
 
la kavalira domo
 
... kaj la sudaj konstruaĵoj