Vestiblo

Ejo, tra kiu oni eniras domon aŭ apartamenton

Vestiblo (el la latina: "vestibulum", antaŭkorto, antaŭejo) aŭ antaŭĉambro estas la enirejo, la ejo tra kiu oni eniras domonapartamenton. Plej ofte la vestiblo fermeblas per pordo aŭ pordego. Kutime la vestiblo estas ankaŭ la elirejo.

Plano kun moderna vestiblo montrita en ruĝa
Franklin D. Roosevelt (maldekstra) svingas el vestiblo de rela aŭtomobilo.
Vestiblo en Schloss Eckartsau
Vestiblo de operejo Garnier

Laŭ Francisko Azorín vestiblo estas Enira parto de domo, konstruo, k.c., tra kiu oni atingas la ĉambrojn.[1] Li indikas etimologion el la latina vestibulum (vestiblo).[2]

En la antikva Romo vestiblo estis la placo inter la strato kaj la dompordo de nobelaj domoj. Poste en Romo, vestiblo estis la ĉambro inter la dompordo kaj la "atrium" (netegmentita interna korto).

Vidilaj ludoj redakti

En anaraŭ vidilaj ludoj, la vestiblo formas atendejon pro kolekti ludanojn.

Medicino redakti

Vestiblo estas ankaŭ la nomo de la enira kavo de kelkaj organoj. [3]

Piednotoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2005