Veturpuzlo estas puzlo en kiu la ludanto veturas tra ludtabulo (kutime sed ne nepre necese dudimensia) uzante pecon aŭ ĵetonon kiu reprezentas rolulon aŭ ludanton.

Foje (kiel ĉe labirintoj) la ludanto faras la veturon. Foje la ludanto havas pli ol unu veturpecon per kiu moviĝi. Tiele oni devas decidi per kiu ludi ĉiun fojon. Foje oni devas trovi aŭ trafi objektojn survoje.

Plej ofte estas difinita startejo kaj finpozicio por la ludantoj.

Ekzemploj redakti