Viadukto estas ponto kiu konektas egalajn altojn de pejzaĝo. Ĝi norme transetendas riveran valon aŭ erozian malaltaĵon en alie ebena lando. Ofte ĉi tiaj valoj havas vojojn malsuprenigatajn sur ĉiu flanko kun malgranda ponto trans la rivero se necesa. Se la transrivera vojo iĝas malsufiĉa, iam viadukto estas konstruata por trafika fluo.

Viadukto en Salta, Argentino.
Viadukto en Bolesławiec. La plej longa viadukto en Silezio en Pollando.

Laŭ Francisko Azorín viadukto estas Alta ponto sur vojo, strato, rivero.[1] Li indikas etimologion el la latina viaductus, el via + ductus (vojo kondukita).[2]

Famaj viaduktoj redakti

Famaj viaduktoj estas ekzemple:

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.