La Viadukto Žampach, ŝtona fervoja viadukto ĉe Žampach estas laŭ kelkaj fontoj la plej alta ŝtona fervoja ponto en Ĉeĥio, laŭ aliaj fontoj eĉ en Mez-Eŭropo kondukita en arkon. Ĝi troviĝas inter urbeto Jílové u Prahy kun riĉa historio de minado de oro kaj vilaĝo Kamenný Přívoz.

Viadukto Žampach
ponto
Viadukto Žampach nuntempe
Oficiala nomo: Žampašský most
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-okcidento
Municipo Žampach
Situo Viadukto Žampach
 - koordinatoj 49° 52′ 23″ N 14° 29′ 17″ O / 49.87306 °N, 14.48806 °O / 49.87306; 14.48806 (mapo)
Longo 109,3 m
Alteco 41,73 m
 - Spano de arkoj 12 m
Ŝtonmineja ŝtono 5 780 m3 (204 119 cu ft)
 - Ŝtonkuboj 600 m3 (21 189 cu ft)
 - Ŝtonvolboj 450 m3 (15 892 cu ft)
Materialo Granodiorito
Konstruo 1898
 - solena malfermo 1-an de majo 1900
Plej facila aliro Žampach
Celo Fervoja viadukto
Situo de la viadukto Žampach enkadre de Ĉeĥio
Situo de la viadukto Žampach enkadre de Ĉeĥio
Situo de la viadukto Žampach enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žampašský most
Portalo pri Ĉeĥio
Viadukto Žampach

Teknikaj parametroj de la ponto: la alteco - de la plej alta loko de vojo al la fundo de ravino Kocour - 41,73 m, la longeco estas 109 m. La ponto havas sep arkojn. Ĝi estas konstruita el granito. Oni konstruis la ponton en la jaroj 1897 - 1899. Sur la ponto laboris laboristoj el la tuta Eŭropo, precipe italoj. La unua trajno traveturis tra ĉi tie la 1-an de majo 1900.

La ponto estis neniam riparata, malgraŭ tio, ke ĉiutage surveturas ĝin ĉirkaŭ tridek trajnoj potage.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.