Viaje a la aldea del crimen

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Viaje a la aldea del crimen (Vojaĝo al la krimvilaĝo) estas la kvina romano (fakte ĵurnalisma kaj eseeca) de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1934, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1] Fakte estis tri versioj de la sama raportaĵo, nome serio da artikoloj en la ĵurnalo La libertad, kiu sendis al li al Casas Viejas kie okazis masakro farita de policanoj, nome Eventoj de Casas Viejas; sekve Sender kompilis la unuajn artikolojn en verko nomita "Casas Viejas", kaj sekve la afero komplikiĝis eĉ en la parlamento, kio rezultis en plia serio de artikoloj kaj sekve en Viaje a la aldea del crimen.

Viaje a la aldea del crimen
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano priskribas la disvolvigon de anarkiisma ribelo en vilaĝo de Andaluzio kadre de tutlandaj tumultoj; en la daŭro de la insurekcio, okazis atako al la kazerno de la civilgvardio, interpafado kaj mortoj. La insurekcio en la landomalsukcesis kaj oni sendis policanojn al la vilaĝo, kiuj masakre mortigis lokanojn. La afero iĝis tialo de parlamenta debato pro la konduto de la policanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvoj redakti

La romano iĝis poste parto de El verdugo afable (1967).[2]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Siete domingos rojos, Balagué, Barcelono, 1932; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 pp. 45-46.
  2. Ramón J. Sender, El verdugo afable, Nascimento, Santiago, 1952.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti