La Viĉenca laberdano estas klasika plado el Viĉenco. Ĝi estas kuko el sekigita gado.

Receptoj estas transdonitaj de generacio al generacio kaj preskaŭ ĉiuj familioj uzas unu aŭ plurajn variantojn, ĝenerale ĵaluze protektatajn.

Laberdano devas esti je bonega kvalito; oni konsideras la plej bonan tiun nomatan "araneo"-n, kiu venas el la insuloj Lofoten en Norvegio. Oni devas bani ĝin dum tri tagoj en fluanta akvo por ke ĝi moliĝu, poste oni devas pisti, purigi, faruni kaj kuiri ĝin malaltfajre en argila poteto, kovratan de lakto kaj oleo egalkvantope. Oni servas ĝin kun abunda flava maizkaĉo.

Ekde dua duono de 20-a jarcento la Frataro de la laberdano (itale, Confraternita del Baccalà), asocio de restoraciistoj kaj bonmanĝemuloj, promociis tiun antikvan pladon respektante la originalan recepton.