Vichy

komunumo en la departemento Allier de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vichy (stacidomo).

Vichy - jen france, prononco [viˈʃi], do [viŜI], okcitane Vichèi, esperante Viŝio - estas urbo, kaj fakte eksa ĉefurbo de Viŝia Francio, troviĝanta en la franca regiono Aŭvernjo kaj post Montluçon la dua plej granda urbo de la departemento Allier. La urbo estas sidejo de la subprefektejo de la samnoma arondismento Vichy, kiu konsistas el 9 kantonoj (ĝis marto 2015 estis 11), ĝi estas la ĉefloko de la kantonoj Vichy-Nord kaj Vichy-Sud.

Vichy · Vichèi · Viŝio
france Vichy
urbo
Urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Vichy
Ŝtato Francio Francio
Regiono Aŭvernjo
Departemento Allier
Historiaj regionoj Burbonio, Reĝimo de Vichy
Rivero Allier
Situo Vichy
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 46° 07′ 40″ N 03° 25′ 36″ O / 46.12778 °N, 3.42667 °O / 46.12778; 3.42667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 317 m s. m.
Plej malalta punkto 243
Areo 5,85 km² (585 ha)
Loĝantaro 25 090 (2009)
Denseco 4 288,89 loĝ./km²
Urbestro Frédéric Aguilera
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 03200
INSEE 03310
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Vichy
Retpaĝo: www.ville-vichy.fr

La urbo konsideriĝas la plej grava baneja urbo de Francio. Nuntempe la urbon vizitas proksimume 30.000 gastoj pojare.

Historio redakti

Jam dum la epoko de la Romia Imperio pro la varmaj fontoj fondiĝas baneja urbo kun la nomo Aquae Calidae (= varmaj akvoj). Dum la regado de imperiestro Diokletianus la baneja areo apartenis al riĉa romiano kun la nomo Vipius kaj tial nomiĝis Vipiacus. El tiu formo evoluis la nomo Vichiacus kaj finfine Vichy. Dum la jaro 1344 la franca grafo Pierre de Bourbon ricevas la areon, kaj dum la jaro 1410 fondiĝas benediktana monaĥejo. Dum 1527 la posedaĵoj de la nobela dinastio Bourbon denove iĝas propraĵo de la reĝo de Francio. Fine de la 16-a jarcento la unuaj pacientoj pro la sanigaj fontoj vizitas la lokon, kaj pli kaj pli diskonatigas ĝin.

 
la "fonta palaco" (Palais de Source) kun kuraca akvofonto, de kiu oni trinku

Tamen vere famaj la kuracaj varmaj akvofontoj de Vichy iĝas fine de la 17-a jarcento, kiam en 1676 kaj 1677 la nobelino Marquise de Sevigné venas ĉi tien por kuraci la reŭmatismon de siaj manoj, kio evidente sukcesis: Ŝi parolas malvarbe pri la gusto de la akvo, sed tre laŭdas ties sanigan efikon. Du filinoj de la franca reĝo Ludoviko la 15-a venas ĉi tien kuracocele, kaj la sekva reĝo, Ludoviko la 16-a, dum 1787 konstruigas novajn banejajn konstruaĵojn. La patrino de Napoleono kuracocele venas ĉi tien dum 1799 kaj interalie pro ŝia influo en la jaro 1812 malfermiĝas granda baneja parko (Parc des Sources). Dum 1830 baneja palaco inaŭguriĝas. La reĝo Napoleono la 3-a de Francio en pluraj someroj oficiale rezidas en la urbo. Dum tiu tempo la loko iĝas moda banejourbo de la eŭropa nobelaro. Konstruiĝas parkoj laŭ anglaj modeloj kaj larĝaj bulvardoj, pompaj vilaoj kaj hoteloj. En 1865 konstruiĝas kazino.

 
Kirko Eglise Saint Louis en Vichy

Inter la jaroj 1899 kaj 1903 konstruiĝas granda "baneja centro" (Centre Thermal des Domes) kun trinkhalo, 700 metrojn longa promeneja halo kaj banejo en orientala stilo. Dum 1903 inaŭguriĝas operejo. Dum la jaro 1900 40.000 banejaj gastoj venas al Vichy, dum 1913, tuj antaŭ la Unua Mondmilito, temas pri preskaŭ 100.000. Dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la loko havas plian florantan epokon.

Ekde julio 1940 la urbo dum la Dua Mondmilito sub gvido de la politikisto Henri Philippe Pétain iĝas sidejo de la franca reĝimo de Vichy. Ĉar la urbeto disponis pri pli ol 300 hoteloj kaj tial povis gastigi la multajn politikistojn, sekretariojn kaj oficirojn. La reĝimo de ĉi tie administris la sudajn partojn de Francio, ne rekte okupitajn de la armeo de Nazia Germanio. Unue granda parto de la francoj salutis la reĝimon, kiu ŝajnis preferinda al la alternativo, ke la tuta Francio estu sub rekta regado de armeestroj de nazia Germanio. Ĝis la jaro 1944 tamen tre malaltiĝis la subteno. Kiam la Aliancanoj devigis la armeon de Nazia Germanio al retiriĝo el Francio kaj instalis provizoran registaron sub generalo Charles de Gaulle la 25-an de aŭgusto 1944, finiĝis la kvarjara epoko de la reĝimo de Vichy.

Post la milito en la urbo rekomenciĝas la baneja aktivado, kaj denove ĝi akiras la titolon Reine des villes d'eaŭ (reĝino de la banejourboj). Tamen dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento aliaj urboj iĝas "modaj" banejourboj, kaj la klasikaj banejaj gastoj malmultiĝas. La urbo iĝas centro de sporto, la rivero bariĝas al artefarita lago Lac d'Allier, por oferti eblecojn pri sporta velado kaj breta velado, kaj inter la jaroj 1963 kaj 1968 ekestas la Parc Omnisports, tereno por laŭdifine "ĉiuj" sportaj disciplinoj. Ekde la jaro 1989 la urbestro de Vichy estas Claude Malhuret: li antaŭe estis ministro de Francio pri homaj rajtoj, kaj – kune kun Bernard Kouchner – estis la fondinto de la internacia organizo kuracistoj sen limoj.

En la talasoterapio ekzistas tielnomata "duŝo de Vichy" (duŝo dum kuŝado), kiu unuafoje praktikiĝis en la banejoj de la urbo.

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti