Vicosoprano estas setloloko kaj ĉefloko de la komunumo Bregaglia en la distrikto Malojo, Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Vicosoprano
Blazono de Vicosoprano
Vicosoprano
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Komunumo(j) Bregaglia
Koordinatoj  46° 21′ 10″ N 9° 37′ 20″ O / 46.35278 °N, 9.62222 °O / 46.35278; 9.62222 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 10″ N 9° 37′ 20″ O / 46.35278 °N, 9.62222 °O / 46.35278; 9.62222 (mapo)
Areo 54,00 km²
Alteco 1067 m super marnivelo
Poŝtkodo 7603
vdr

Geografio redakti

Vicosporano situas sudokcidente de Malojopasejo en la Valo de Bregaglia, tra kiu fluas la rivero Mera. Al la iama komunumo Vicosoprano apartenis krom la vilaĝo Vicosporano la frakcioj Roticcio, Pongello kaj Casaccia. En nordo de la komunumo situas la Lago de Albigna, kiun nutras Albigna-Glaĉero.

Trafiko redakti

Tra Vicosoprano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Samedan trans Malojopasejo, kiu en Soglio en Italio fariĝas la ŝtata vojo n-ro 37 ĝis Chiavenna. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Sankta Maŭrico al Chiavenna. De Panzaira aertelfero kondukas la la Lago de Albigna.

Lingvoj redakti

En Vicosoprano estas parolata lombarda dialekto de la itala lingvo, kiu estas influita de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 80,65% de la loĝantaro parolis la italan lingvon, 12,82% estas germanlingvanoj kaj 4,20% parolis la romanĉan.

Historio redakti

Ĝis la 31-a de decembro 2009 Vicosoprano estis memstara komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam apartaj komunumoj Bondo, Castasegna, Soglio, Stampa kaj Vicosoprano kuniĝis al la nova komunumo Bregaglia.

La unua dokumenta mencio de Vicosoprano datiĝas el la jaro 1096 kiel Vicus Supranus. Kiel ĉefloko de la vala komunumo Bregaglia, Vicosoprano estis centro por la transporto kaj sidejo de la poŝto de Bregaglia. La episkopo de Koiro posedis en Vicosoprano pendigilon. Surbaze de la nova administracia ordo de la jaro 1851 Vicosporano fariĝis komunumo de la komunumaro Bregaglia en la distrikto Malojo. En la jaro 1971 la ĝis tiam aparta komunumo Casaccia estis kunigita kun Vicosoprano.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti