Victor Sterki (naskiĝis je 1846 en Solothurn, Svisio, - mortis la 25-an de januaro 1933 en New Philadelphia, Ohio)[1] estis svisdevena usona kuracisto kaj moluskisto. En 1883, li iris en Usonon, kaj en 1900, li ĉesis la kuracistan laboron, kaj iĝis moluskisto.[2] La primoluska ĵurnalo Sterkiana[1] kaj la helika specio Guppya sterkii[3] estis nomitaj laŭ lia nomo. Lin interesis ĉefe la moluskaj familioj Pupiledoj kaj Sferiedoj.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2012-10-28.
  2. 2,0 2,1 Biografieto pri Victor Sterki Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine en Carnegie Museum of Natural History.
  3. Pilsbry H. A. (1946). Land Mollusca of North America (north of Mexico), vol. II part 1, 1946, pĝ. 246.