Victoria CHAPLIN (19a de Majo, 1951) estas brit-usona artistino de cirko. Ŝi estas la filino de la fama aktoro kaj komikisto Charlie Chaplin kaj de lia kvara edzino, nome Oona O'Neill, kaj nepino de la dramaturgo Eugene O'Neill.

Victoria Chaplin
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1951 (1951-05-19) (72-jaraĝa)
en Santa Monica
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Charlie Chaplin
Patrino Oona O'Neill
Frat(in)oj Geraldine ChaplinJosephine ChaplinEugene ChaplinChristopher ChaplinMichael ChaplinSydney ChaplinCharles Chaplin Jr.
Infano James Thiérrée
Okupo
Okupo aktoro • cirkisto • kostumdezajnisto
vdr

Chaplin naskiĝis en Usono, sed edukiĝis en Svisio. Adoleskanta, ŝi jam aperis kiel figuranto en la lasta filmo de sia patro, nome A Countess from Hong Kong (1966). Ŝia patro deziris ankaŭ ke ŝi stelulu en la ĉefa rolo de flugilhava junulino trovita en la Amazonia pluvarbaro en sia venonta planita filmo, The Freak, en 1969.[1] Tamen, la projekto neniam estis filmita pro lia malboniĝinta sano kaj ĉar Victoria fuĝedziniĝis al la franca aktoro Jean-Baptiste Thierrée.[2][3]

Chaplin kaj Thierrée kontaktiĝis post li legis pri la deziro de Chaplin iĝi cirka klaǔno en gazeta artikolo pri ŝia patro, kaj petis ŝin formi novan tipon de cirko kun li.[2] Baldaǔ post ilia fuĝedziĝo ili aperis por mallonge kiel du klaǔnoj en la filmo de Federico Fellini nome I clowns (1970), kaj la venontan jaron ili ludis por la unua fojo kun la nuntempeca cirko Le Cirque Bonjour, kiun ili konis kune en la Festival d'Avignon.[4] En 1974, ili trovis novan, pli malgrandan cirkon, Le Cirque Imaginaire, kiu centriĝis nur al ili, kaj foje al iliaj filoj, kaj el 1990 antaǔen ili ludis laǔ la nomo Le Cirque Invisible.[4]

Notoj redakti

  1. Robinson, p. 619
  2. 2,0 2,1 Interview with James Thiérrée, The New Yorker, 7a de Januaro 2008. Alirita la 10an de Marto 2009.
  3. Epstein, p. 203
  4. 4,0 4,1 Le Cirque Invisible, Theatre du Rond Point Arkivigite je 2008-11-23 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 20an de Junio 2012.

Eksteraj ligiloj redakti