Vid (vilaĝo)

Hungara urbo

Vid estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. Vid estas ankaŭ tre malofte uzata hungara postnomo (persona nomo).

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo (rande estas mildaj deklivoj), laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Tüskevár troviĝas je 16, Devecser je 19, Ajka je 28, Veszprém (urbo) je 51, Budapeŝto je 159 km-oj.

Historio redakti

Vid estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis en 1393 en formo Vild. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste rehomiĝis en 1749.

Servoj redakti

Kuracejo en Devecser, ambulanco en Ajka kaj en Tüskevár, hospitalo kaj Fajrobrigado en Ajka, poŝto en Tüskevár, polico en Ajka kaj Devecser funkcias la plej proksime. En Vid migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti