Vido de Toledo

pentraĵo de El Greco

Vido de Toledo estas unu el du survivantaj pejzaĝoj de Toledo pentritaj de El Greco, krom pejzaĝaj fonoj. La alia estus Vido kaj mapo de Toledo kaj kuŝas ĉe la Muzeo El Greko, Toledo, Hispanio.

Vido de Toledo (ĉ. 1596–1600, oleo surtola, 47.75 × 42.75 cm, Metropola Muzeo de Arto, Novjorko).

Kun Stela nokto de Vincent van Gogh, kelkaj pejzaĝoj de William Turner, kaj kelkaj verkoj de Monet, ĝi estas inter la plej bone konataj priskriboj de la ĉielo en okcidenta (eŭropa arto), kaj montras akran kolorkontraston inter la ŝtormeca ĉielo kaj la verdaj montetoj sube kun la konstruaĵoj meze. Pentrita laŭ stilo de Manierismo (ne realisma), la verko iom libere montras la pejzaĝon de Toledo (kvankam kelkaj nunaj spektantoj volas vidi la en la pentraĵo la aktualan urbon), kiel videblas maldekstre la Kastelo de Sankta Servando, meze la ponto de Alkantaro kaj dekstre la Alkazaro de Toledo, kompreneble ĉiu laŭ sia tiama aspekto. Ĝi estas subskribita en la malsupra dekstra angulo de El Greco.